• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-06 14:39:35    
Bakin sincere traktas ĉiujn esperantistojn (foto)

cri

Bakin amas Esperanton kaj sincere traktas ĉiujn esperantistojn kaj gajnis ilian respekton. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kvankam li estis en malsanstato, tamen li ankoraŭ elspezis sian tempon por respondi leterojn de esperantistoj kaj en sia domo akceptis ilin. Sinjoro Wang Minhao emociite rememoris lian unuan renkontiĝon kun Bakin. Li diris:

"Do la unua fojo por mi renkontiĝi kun li, tio okazis 1984 aŭ 1985, mi ne bone memoras, okaze de lia naskiĝtago. Ĉar tiam prezidanto de nia Ŝanhaja Esperanto-Asocio Liu Huozi persone konas lin kaj ordonis min nepre viziti lin okaze de lia naskiĝtago, do tiam mi havis la bonan ŝancon kaj vizitis lin. Mi manpremis kun li, ege ĝojis kaj kortuŝiĝis tiam. Estas granda honoro, kompreneble. Ĉar ne ĉiuj havas la ŝancon. Dum tiu ĉi unua renkontiĝo, unue mi gratulis lin kaj poste mi demandis pri lia sano kaj deziris al li feliĉon, sanon kaj longvivadon. Kaj li ankaŭ demandis al mi pri mia Esperanto-lernado, kiam mi eklernis Esperanton, kiam mi sciis pri Esperanto, kie mi laboras tiam kaj tiel plu."

Ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en monda esperantujo, Bakin ĝuas altan imponecon. Profesoro Hou konigis, ke en 1981, li elektiĝis kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj tio estas plej supera honora posteno en monda esperantujo.

Meze de janapaj esperantistoj, Bakin ĝuas altan imponecon. Sinjoro Wang Minhao rememoris:

"En 1989, tiam japana veterana esperantisto Tokuda Rokuro vizitis lin. Li estis samaĝulo kun sinjoro Bakin kaj persone bone scias Bakin. Kaj ili estis malnovaj amikoj jam. Kaj tiam li hazarde havis ŝancon viziti la urbon Ŝanhajo kaj antaŭ sia vizito li skribis leteron al mi petante renkontiĝi kun sinjoro Bakin. Tiam mi telefonis al sinjorino Xiaolin, la filino de Bakin kaj ili konsentis la viziton. Ili babilis, du maljunuloj, veteranaj esperantistoj japana kaj ĉina, babilis longtempe pri sia renkontiĝo, pri sia sano, sia aĝo, pri sia verko kaj pri sia amikeco. Ili pli intime parolis. Sinjoro Bakin ankaŭ parolis Esperante, parte. Kaj parte mi interpretis. Parte ili babilis nur Esperante. Tio tre ĝojigis min. Kaj sinjoro Tokuda Rokuro ankaŭ ĝojis, ege ĝojis tiam kaj dankis min pro mia aranĝo. Okaze de la vizito de sinjoro Tokuda Rokuro, japana esperantisto, li donacis al sinjoro Bakin la kopion de Verda Lumo, tiama ĵurnalo en Ŝanhajo, tro dika. Kaj Bakin ege ĝojis vidinte tiun ĉi ĵurnalon kaj diris, "Eĉ mi ne havas multe da ekzempleroj. Do mi ege ĝojis kaj tre dankis sinjoron Tokuda Rokuro"

Eksa ĝenerala vic-sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo sinjoro Zhu Mingyi, kiu akompanis sinjoron Tokuda Rokuro viziti Bakin en tiu jaro, konigis:

"Tokuda Rokuro estas japana raportisto kaj post reveno al sia hejmlando, li publikigis artikolojn kaj fotojn kun Bakin en japanaj ĵurnaloj. Tiam en Japanio troviĝis onidiro, ke Bakin jam forpasis. Tokuda Rokuro per tia formo disvastigis fakton, ke Bakin ne forpasis, sed eĉ balilis kun li."