• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-06 16:51:22    
Retaj amaskomunikiloj kaj vivo de ĉinaj popolanoj

cri
Des plie, la plej alloga de la retaj amaskomunikiloj kuŝas en la interaktiveco. En la lastaj jaroj ĉinaj novaĵaj retoj sinsekve difinis spacojn por elektronika forumo, publik-opinia sondo kaj tiel plu, por ke la retumantoj libere publikigu siajn opiniojn pri fokusaj sociaj problemoj en reto. Dume iliaj komentoj kaj prijuĝoj eble fariĝas referencaj opinioj por la registaro en ellaborado de politiko. Ekzemple en Ĉinio estis tiu regulo, nome kiam iu civitano forlasis la registran lokon de sia familio kaj laboris en alia loko, do li nepre devis peti dumtempan loĝadan dokumenton, alie koncerna fako rajtis enteni, ekzameni kaj devige resendi lin. Antaŭ du jaroj, iu junulo nomata Sun Zhigang estis entenita ĉar li ne kunportis dumtempan loĝadan dokumenton de la urbo kie li laboras, des plie, li mortis sub la batado de entenantoj. Tiu evento skuis Ĉinion. Multaj ĉinoj publikigis sian opinion en reto, montrante sian dubon pri la korekteco de la regulo. Iuj eĉ kritikis ke la regulo atencas homan rajton. Puŝate de la amaskomunikiloj, precipe la retaj amaskomunikiloj, la ĉina registaro senprokraste abolis tiun regulon kaj ellaboris novan rimedon por helpi senhejmulojn en urbo.

Tamen la retumantoj ne tute kontentiĝas je la parola rajto pri fokusaj okazaĵoj. Ili pli fervoras por starigi en spaco liverita de reta amaskomunikilo sian blogon, nome sian propran rubrikon. Tie ili povas laŭplaĉe publikigi personecajn skribaĵojn por ke samideanoj kaj interesiĝantoj legu.

En blogo iuj rakontas sian perpleksecon pri amo, aliaj priskribas la de si vizititajn belajn pejzaĝojn, triaj komentas novan politikon de la registaro, tamen la ceteraj pli multaj nur notas bagatelajn aferojn en sia vivo.

Nun la blogo furoras en Ĉinio kaj posedas proksimume dek milionojn da partoprenantoj.

Kun la disvolvado de nova tekniko, krom granda kvanto da retaj informoj, sin montras ankaŭ retaj sonaj kaj vidaj programoj. Ekzemple antaŭ nelonge CRIOnline fondis retan radion INET kaj CTRIP de la ĉina ŝtata televida stacio CCTV fondis retan televidstacion.

Responde al tio, la sonaj kaj vidaj programoj, verkitaj de retumanto, trovas vastan aplaŭdon ĉe retumantoj. Oni nomas la verkantojn PODCAST-anoj. Ne kiel la bloganoj, ili eksplikas siajn vidpunktojn kaj rakontas okazaĵojn ĉe si ne per vortoj sed per pli figuraj kaj pli vivecaj sono, bildo kaj kartuno. Sinjoro Gao Feng estas PODCAST-a maniulo. Ofte li faras programon el la de si ludita gitara muzikaĵo kaj disaŭdigas ĝin rete por ke aliaj kune ĝuu. Li prezentis pecon de sia reta programo al nia raportisto.

"Ĉiam mi ludas laŭplaĉe. Mi faras muzikan programon el mia ludaĵo kaj enretigas ĝin, celante ĝuigi ankaŭ aliajn amikojn kaj samtempe prezenti mian ludarton. La teknika problemo estas simpla. Necesas nur gitaro kaj donitaĵa fadeno. Mi registras la muzikaĵon komputere kaj poste enretigas ĝin, do ĉio estas en ordo."

Kiel nova amaskomunikilo la reta amaskomunikilo vere spertigas al ĉinoj malsamajn vidadon kaj aŭskultadon, kaj riĉigas ilian spiritan mondon.

Karaj geamikoj, finiĝis nia parolo pri retaj amaskomunikiloj. Dankon pro via aŭskulto.