• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-06 17:05:52    
Perfortaj atakoj post elektado de iraka Nacia Asembleo senĉese eskaladiĝas

cri

Post la okazigo de la elektado de la iraka Nacia Asembleo, en la teritorio de Irako eksplodis nova tajdo de perfortaj atakoj. La 5-an de januaro en la ŝijaisma sankta urbo Karbala, suda Irako, kaj la urbo Ramadi, centra Irako, okazis surprizatakaj eventoj, kiuj kaŭzis morton de pli ol 130 homoj.

Laŭ la polico de Karbala, iu suicida atakanto eksplodigis sin ĉe iu moskeo en la urba centro de Karbala en la 5-a de januaro. En la evento 63 homoj mortis kaj 120 vundiĝis. La polico en Ramadi informis, ke en la 5-a de januaro, iu suicida atakanto eksplodigis bombon en la homamaso ĉe la policana varbejo kaj la evento kaŭzis morton de 56 homoj kaj vundiĝon de 60. En la sama tago en Baqouba, nordoriente de Bagdado, grupo da armitoj atakis patrolan taĉmenton de la polico. En la atako 4 irakaj policanoj mortis kaj 4 aliaj vundiĝis. Laŭ la katara televizio al-Jazeera, kiu citis informon de la usona armeo garnizonanta en Irako, en la 5-a de januaro 7 usonaj soldatoj mortis en Bagdado pro eksplodo de ĉevoja bombo.

Tio estas la 2-a sinsekva tago, en kiu Irako renkontis suicidan surprizatakadon, post la evento de suicida bomba atako en la entombiga ceremonio por iu ŝijaisma moslemo proksime al Baqouba en la 4-a de januaro, en kiu 32 homoj mortis.

Abdel Aziz al-Hakim, gvidanto de la Supera Koncilio por la Islama Revolucio en Irako, opinias, ke tiuj atakoj celas ŝijaismajn moslemojn. En la sama tago, ankaŭ la sunaisma religia grupo – la Asocio de Moslemaj Dojenoj – kaj la plej granda sunaisma partio – la iraka Islama Partio – kondamnis la atakan eventon okazintan en Karbala. La Asocio de Moslemaj Dojenoj apelaciis, ke irakanoj estu mense klaraj kaj sinregaj kaj batu tiujn "krimulojn".

Laŭ la publika opinio, la refoja malboniĝo de la sekureca situacio en Irako de la lastaj tagoj havas rilaton kun la ĵus finiĝinta elektado de la Nacia Asembleo. La unuapaŝa rezulto de la elektado publikigita de la iraka sendependa elekta komitato montris, ke la nun reganta partio – la Unuiĝinta Iraka Alianco – probable refoje fariĝos la sola reganta partio. Tiu ĉi rezulto kaŭzis fortan malkontenton ĉe la sunaisma sekto kaj partaj ŝijaismaj partioj. Ili senĉese riproĉis, ke en la elektado ekzistis fraŭdaj agoj. Ili oponas kontraŭ la rezulto de la elektado kaj plurfoje organizis manifestaciojn. Postulate de diversaj flankoj, iu sendependa internacia enketa grupo eniris Irakon por fari enketadon al la elektado. La fluktuanta politika situacio vekis la tajdon de perfortaj atakoj.