• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-06 17:34:36    
(foto)Dek plej popularaj ekspediciaj lineoj eksteraj

cri

 

La plej bela pejzaĝo ĉiam troviĝas en la plej danĝera loko. Nuntempe multe da homoj elektas ekspedicion. Ĝi ne nur bezonas la fiziologian kaj psikologian preparadojn, sed ankaŭ la kunlaboradon kaj la elekton de turisma lineo. La elekto de turisma lineo estas tre grava. Jen la dek plej popularaj ekspediciaj lineoj en Ĉinio.

Ekspedicio en grandan ravinon de Yaluzangbu ------ en la lastan misterejo de homaro. La ekspedicio: Tibeto

La granda ravino de Yaluzangbu estas la plej alta kanjono super la marnivelo en la mondo, kaj ĝi ankaŭ estas la plej profunda kaj la plej longa ravino tra la tuta mondo. Ĝi estas nomata La Lasta Misterejo de Homaro. Ekspediciante tien, oni bezonas ne nur fortan korpon kaj persistan volon, sed ankaŭ la sciencan planon.

 

De la antikva lando Loulan ĝis la silka vojo de Luobubo ------Oni marŝas laŭ la spuroj de antaŭuloj. La ekspediciejo: Xinjiang.

Kompare kun dezerto Takelamagan, la ekspedicia lineo de la antikva lando Loulan ĝis la silka vojo de Luobubo pli multe atentigas la ekspediciistojn. Eble tie jam okazis multe da belaj rakontoj.

 

La dezerto Takelamagan ----- Oni transiras la mortmaron. La ekspediciejo: Xinjiang.

La dezerto Takelamagan estas la plej granda dezerto en Ĉinio. La senlima kaj danĝerplena loko logas multe da ekspediciistoj. La plej mistera loko de la dezerto estas la mortmaro. Se oni transirus la mortmaron, sia la ekspedicio estus sukcesa.

 

De Gongshan-monto en Gaoli-vilaĝo ĝis Nujiang-Rivero ----- Oni eniras en la homaran kulturan ĝardenon. La ekspediciejo: Nujiang-urbo.

En la sudokcidenta parto de Ĉinio ekzistas konfuzaj terenoj, diversaj naciecoj, kaj speciala natura medio. Ĉio formas la ekspedician turismejon. Multe da lokoj ĉi tie estas misteraj. La paŝo de la ekspediciisto kaj la lenso de fotisto ĉiam centriĝas tie.

 

Turismu en la Tri Golĝoj per la piedoj ----- eble estas la lasta vido. La ekspediciejo: urboj Chongqing kaj Yichang.

Sekve de la detranĉo de la Tri Golĝoj, multe da belaj pejzaĵoj sinkos sur la fundon de la akvo. Turistoj planas vojaĝi al Tri Golĝoj piede por vidi la lastan bildon.

 

Vojaĝi trans Dahaidao ----- Oni spertas la vojaĝon de la okcidenta parto al la centra parto de Ĉinio. La ekspediciejo: la urboj Dunhuang kaj Tulufan.

De la okcidento de la urbo Dunhuang ĝis la urbo Tulufan, estas longe pli ol 500 kilometrojn kaj tiu spaco formas la plej legendan kaj koloran parton de la silka vojo---Dahaidao. Ĉi tie kuniĝis antikva kastelo, signalfajrejo, poŝta stacio, la loĝa ruino de antaŭaj homoj, fosilia monto, fatamorgano, sovaĝa kamelaro en dezerto, multe da raraj geomorfaĵoj kaj naciecaj moroj.

 

Qinling-monto ------ Oni transiras la nordan kaj sudan dividlinion de ĉina klimato. La ekspediciejo: la provinco Shaanxi.

Ĉi tie estas la plej granda natura protektejo de Ĉinio.

 

Antikva vojo de Chama ----- la silka vojo en la provinco Yunnan kaj Tibeto. La ekspediciejo: la provinco Yunnan kaj Tibeto.

La antikva vojo Chama estas ligis la provincon Yunnan kaj Tibeton en la antikveco. Ĝi havis brilan historion. Sed nuntempe tie nur restas la ruinoj kaj vidindaĵoj.

 

Scienca esplorado de la fono de la du riveloj ---- por miaj patrinaj rivero. La ekspediciejo: Flava Rivero kaj Yangzi-rivero.

La patrinaj riveroj de Ĉinio estas la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero. Ili fontiĝis en la monto Bayankala de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. En dekoj kilometroj ĉirkaŭ la fonto situas centoj da lagetoj. La pejzaĵo ĉi tie estas tre bela.

 

Vizitado en virina lando apud Lugu-lago ----- trovi rimarkindan kutimon kaj kulturon. La ekspediciejo: Lugu-lago en Yunnan-provinco.

Se vi scius, kie troviĝas matriarka socio, kiel vi reagos? Ĉi tie nomiĝas Lugu-lago, sed ĝi ankaŭ havas belan nomon--- Lando de Virino. Ĉar la vojo ĉi tie ne estas tre glata, do vojaĝo al la lando de virinoj povas esti nomata kiel ekspedicio.