• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-08 17:33:57    
Ĉina antikva famulo granda Yu

cri

Karaj retlegantoj, la dinastio Xia estas komenco de ĉina dinastia historio. Kvankam ekzistas disputo en ĉina akademia rondo pri erao-difino kaj civilizacia karakterizo de la dinastio Xia, tamen en ĉina tradicia kulturo, oni ĝenerale opinias, ke granda Yu estas kreanto de la dinastio Xia.

En ĉinaj antikvaj libroj, noto koncerna al granda Yu estas plena de mirindeco. Laŭlegende antaŭ pli ol 5 000 jaroj, Akva Dio koleris kaj frapis la ĉielon je la truo. Akvo glutis la teron kaj ĉie estis senlima maro. Tial Yao, estro de tribo sendis Gun, patron de granda Yu, superregi diluvon.

Gun faris la reguligadon de la riverego kaj akvovojoj dum 9 jaroj. Tamen pro tio, ke li prenis la rimedon de ŝtopado, eĉ pli serioziĝis la diluvoj.

Yao koleregis kaj ordonis, ke Gun nur scias ŝtopadon kaj se digo falas, rezulto estas severa. Elspezi 9 jarojn por superregi diluvon kaj ne sukcesis, mortigende! Gun estis mortigita.

Post 20 jaroj, granda Yu, filo de Gun kreskis. Shun, heredanto de Yao, ordonis grandan Yu daŭrigi diluv-regadon, kiun Gun ne plenumis.

Yu ŝanĝis la agmanieron de sia patro kaj prenis la rimedon de forkondukado de akvo per kanaloj kaj akvovojoj, celante konduki la akvon al la maro. Li laboris kune kun la popolanoj. Dum la laborado li kreis multajn mezurilojn kaj mezur-metodojn.

Ankaŭ ekzistas multaj rakontoj pri diluv-regado fare de granda Yu. Kvar tagojn post sia edziĝo, por regi la diluvon, Yu forlasis sian hejmon. Dum 13 jaroj, Yu ne eniris sian hejmon, eĉ kiam li 3-foje preterpasis ĝin.

Post multaj malfacilaĵoj kaj penigoj, granda Yu finfine superregis la diluvon kaj la popolo trankvile vivis kaj laboris. La posteuloj alte laŭdis la meritojn de Yu pro lia regado super diluvo kaj honore nomis lin Granda Yu. Pro liaj grandaj meritoj, Shun volonte cedis tronon al li. Poste granda Yu establis la unuan dinastion en la ĉina historio, t.e. la dinastio Xia. Tiam la ĉina socio turniĝis de primitiva stato al sklavposeda dinastio.