• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-09 14:53:08    
Interveni de Rusio en iranan nuklean problemon favoras al ĉiujn flankojn de la intertrakto

cri

En la 7-a kaj la 8-a de januaro reprezentantoj de Rusio kaj Irano interparolis en Teherano, la ĉefurbo de Irano por diskuti la proponon prezentitan de Rusio antaŭ nelonge pri irana nuklea problemo. Iuj eŭropaj amaskomunikiloj opinias, ke kvankam la interparolo inter Rusio ka Irano ne elmontras, ke Rusio intervenas en la iranan nuklean problemon, tamen la interveno de Rusio favoras al ĉiuj flankoj de la intertrakto.

En la jarfino pasintjare, Rusio prezentis proponon al Irano pri komuna entreprena establo de la riĉiga uranio en Rusio. Sed Irano persistante, ke la urania riĉigado devas esti farata en irana teritorio, Irano opinias la rusan proponon ankoraŭ nematura kaj postulas Rusion plibonigi ĝin. Pro tio Rusio sendis registaran altrangan delegacion al Teherano por interparoli kun la irana flanko.

En la 7-a de januaro proparolanto de la irana Supera Nacia Sekureca Konsilio Hossein Entezami diris, ke la du flankoj diskutis la proponon prezentitan de Rusio pri iraka nuklea problemo kaj la proponon pri la faro de urania riĉigado en irana teritorio. La interparolo estas kontentiga. En la 8-a de januaro, la proparolanto de irana ministerio pri eksteraj aferoj Hamid Reza Assefi opinias, ke la interparolo inter Rusio kaj Irano estas aktiva kaj eble oni atingos praktikan planon.

En la lastaj tagoj Irano deklaris, ke en la 9-a ĉi-monate ĝi restarigos la esploradon de nuklea fuzaĵo, kiu jam ĉesis pli ol du jarojn. Laŭ informo, oficistoj de Internacia Atomenergia Agentejo jam atingis Iranon prepare superrigardi iranajn teknikistojn forigi la paperajn sigelstriojn sur iuj nukleaj instalaĵoj. En la 8-a de januaro proparolanto de irana ministro pri eksteraj aferoj Hamid Reza Assefi esprimis, ke Irano akceptos la superrigardi de Internacia Atomenergia Agentejo pri nuklea esplorado. Sed li emfazis ankaŭ, ke la okcidentaj landoj devas distingi sciencan esploron kaj la industrian agadon en riĉigo de uranio. Ĉar la du agadoj estas tute malsamaj.

Eŭropaj amaskomunikiloj zorgas, ke irana scienca esploro eble superos la ruĝan linion, difinitan de okcidentaj landoj. Se Irano superus, kvankam ĝi farus sciencan esploron, la okcidentaj landoj firme malpermesos.

Rusio prezentis proponon por solvi iranan nuklean problemon en ŝlosila tempo kaj intertraktis kun Irano. Eŭropaj amaskomunikiloj opinias, ke Rusio ĉiam estas la ĉefa liveranto de irana nuklea tekniko, ĝi helpis Iranon establi la unuan nuklean elektran stacion kaj klopodas por akiri kontrakton de la venontaj kelkaj nukleelektaj stacioj de Irano. Se Irano akceptos la proponon de Rusio, ĝi povos eviti la juĝon de la Sekureca Konsilio de UN kaj la punon de la internacia socio, kaj tio garantios la longtempan ekonomian profiton de Rusio en Irano. Aliflanke Rusio ne nur helpos la internacian socion transpasi la krizon sed ankaŭ altigos la internacian prestiĝon de Rusio kaj influos Iranon en la estonteco.