• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-09 14:57:59    
Ĉina filmo marŝas al la mondo

cri

Sekve de disvolviĝo de la ĉina ekonomio, ĉinaj filmoj estas multe atentataj ekstermare. Ĉijare Ĉinio sinsekve okazigis ekspoziciojn de ĉinaj filmoj en pli ol 20 landoj kaj regionoj, pli ol 100 ĉinaj filmoj partoprenis en diversaj internaciaj filmaj festivaloj, inter ili pli ol 10 gajnis premiojn en tiuj internaciaj festivaloj. Pli kaj pli multaj fremdlandaj amikoj konis la ĉinajn socion kaj kulturon per ĉinaj filmoj.

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio ekpraktikis reformadon kaj malfermon, la filma afero rekonsciiĝis kaj disvolviĝis ekde tiam.

Nun vi aŭdas fragmenton de la filmo "Flava Tero". La filmo estis farita en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Ĉinio ekpraktikis reformadon kaj malfermon, estis rompita paŝo post paŝo la kateno en pensoj de ĉinoj, ĉinaj filmistoj komencis esploradon, la filmo "Flava Tero" rakontas ĝuste pri tio. Ĝi ŝanĝis tradiciajn rimedojn de fotografado sed prenis novan prezentan manieron. La filmo gajnis tri premiojn de internaciaj filmaj festivaloj inkluzive de la Havaja Internacia Filma Festivalo kaj kreskigis memfidon al la ĉina filmo, kiu ĉesis je 10 jaroj en la "kultura revolucio" kaj ankaŭ fremdlandaj filmistoj taksis la ĉinan filmon kun nova respekto.

Fotisto kaj reĝisoro de tiu filmo estas respektive Zhang Yimou kaj Chen Kaige, tiam ili ĵus diplomiĝis el la Pekina Kina Instituto kaj sopiris kreon kaj volis alporti novan koncepton kaj novan rimedon al filmado. Reĝisoro Chen Kaige diris:

"Ni certe volas krei ion kaj rompi la tradicion. Kiam ni estis junaj, ni kutime estis aroganta kaj malmodesta. Filmado ŝajnas fari brokaton, mi opinias, ke la necedema animo de ĉinoj estas plej grava."

Ĉinaj filmoj eliris tra la ŝtata pordo kaj marŝas al la mondo, pri tio oni devas mencii la 5-ageneracian reĝisoron de Ĉinio. En la centjara historio de disvolviĝo de ĉinaj filmoj, dividite laŭ jaroj, Zhang Yimou, Chen Kaige, Tian Zhuangzhuang kaj aliaj estis nomataj kiel la 5-ageneraciaj reĝisoroj. Ili diplomiĝis el la Pekina Kina Instituto en la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj havas firman teorian bazon pri filmado. Ili havas malferman penson kaj kuraĝas fari esploradon. En pasintaj pli ol 20 jaroj, ili faris amason da filmoj kiuj vekis grandan eĥon en- kaj ekster-lande.

Zhang Yimou estas reprezentanto de la 5-ageneracia reĝisoro. Post la filmo "Flava Tero", li laboris kiel reĝisoro. En 1987, lia unua filmo "Ruĝa Sorgo" kaptis la viglan intereson de Ĉinio. La filmo prezentas amrakonton plenan de legenda koloro, bildoj de la filmo estas kolorriĉa kaj plenas de ĉina nacikaraktera etoso. En tiu jaro, "Ruĝa Sorgo" gajnis Orursan Premion en la Berlina Filma Festivalo. En 1990, la filmo "Ju Dou" reĝisorita de Zhang Yimou estis enlistigita en la Oskara Premio, tio estas la unua fojo ke ĉina filmo konkursis por la plej eminenta fremdlandalingva filmo en la Oskara Premio. En la sekvanta jaro, lia verko "Hisu Ruĝan Lanternon" gajnis la premion de arĝenta leono en la Venecia Filmo Festivalo. En 1992, la filmo "Rakonto pri Qiu Ju" reĝisorita de Zhang Yimou gajnis la premion de ora leono en la Venecia Filma Festivalo.

El iu signifo, Zhang Yimou estas konsiderata kiel kultura heroo de Ĉinio en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, liaj filmoj tenas en si profundan kulturan enhavon de la ĉina nacio kaj plenas de entuziasmo. Ĉar antaŭe li estis fotografisto, li ĉiam strebas delikatan bildon. Li diris:

"Mi faras ĉion eblan en montriĝo de filmo, precipe en formo, mi faras ĉiun eblan klopodadon por lavumi la formon. En la filmoj, mi laŭvole esprimis varmecon kaj entuziasmon."

Krom Zhang Yimou, ankaŭ Chen Kaige estas 5-ageneracia reĝisoro. En 1993, li fotis la filmon "Adiaŭi Mian Konkubinon", kiu priskribas rakonton de iuj aktoroj de la Pekina Opero. En tiu jaro, la filmo gajnis ora-palman premion de Francio, estas unuafoje ke ĉina filmo gajnis tiun premion.

La ĉinaj filmoj kiuj plej frue eniris la mondon estas tiuj pri gongfu-o. En la lastaj jaroj, uŝuaj filmoj de Ĉinio havas grandan rompon kompare kun tradiciaj filmoj kaj vekis atenton en la mondo.

La uŝua filmo "Heroo" reĝisorita de Zhang Yimou en 2002 priskribas rakonton en la epoko de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). la filmo rompis tradicion kaj emfazis ritmon kaj figurojn, la grandioza imponeco kaj mirinda uŝua prezento estas tre brilaj. En 2004, li produktis la uŝuan filmon "Ĉambro de Fluganta Glavo". Kiam publikiĝis tiuj du filmoj en fremdlandaj kinejoj, ili kreis senprecedentan altan bilet-enspezon de ĉinaj filmoj eksterlande.

Profesoro Stanley Rosen de esplora centro pri orienta Azio de la Suda Kalifornia Universitato de Usono diris,

"Ĉinaj filmoj gajnis grandan sukceson en la usona merkato, precipe uŝuaj filmoj, ekzemple 'Heroo' kaj 'Ĉambro de Fluganta Ponardo'. Filmoj de reĝisoro Zhang Yimou kontentigis deziron de fremdlandaj spektantoj."

Samtempe kun tio, ĉinaj filmoj estas vaste atentataj en Azio. En najbara lando Japanio, la filmo "Nuan", reĝisorita de Huo Jianqi, kortuŝis spektantojn per homa naturo kaj sentimento kaj gajnis premion de ora unikozno en la 16-a Tokia Internacia Filma Festivalo de Japanio. La alia filmo "Leteroportisto sur Monto" vekis fortan komunan eĥon inter japanaj spektantoj. Parolante pri tiu filmo, s-ro Huo diris:

" La rilatoj en familio kaj inter patro kaj filo priskribataj en la filmo 'Leteroportisto sur Monto' ĝenerale ekzistas en la tuta socio, ne nur en Japanio, sed ankaŭ en ĉiuj lokoj kie troviĝas homoj."

En la lastaj jaroj, novaj ĉinaj reĝisoroj, t.e. la 6-ageneraciaj reĝisoroj, komencis veki atenton de samfakuloj en la mondo. La 6-ageneraciaj reĝisoroj naskiĝis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, ili akceptis oficialan artan edukon, iliaj verkoj ofte manifestas ŝanĝiĝon de la ĉina socio en pasintaj 20 jaroj kaj konfuziĝon de ordinaraj popolanoj. En la lastaj du jaroj, iliaj filmoj sinsekve gajnis premiojn en fremdlandaj filmaj festivaloj.