• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-09 17:23:25    
Bakin---amiko de Esperanto

cri

El Popola Ĉinio estas gazeto, per kiu oni raportas al alilandaj esperantistoj, ĉinan Esperanto-movadon kaj konigas al ili subtenon de ĉinaj famuloj al Esperanto-movado. En 1994, okaze de 90-jariĝo de Bakin, raportistoj Xu Senrong kaj Liu Sigong speciale veturis al Ŝanhajo por viziti lin.

Liu Sigong diris al raportisto, ke je la 9-a horo ili ĝustatempe venis al domo de Bakin. Tiam Bakin jam atendis en halo por bonvenigi ilin. Post ilia eniro en la domon, Bakin varme bonvenigis ilin kaj manpremis kun ili. Raportisto Xu Senrong emociite rememoris:

"Okaze de 45-jariĝo de publikigo de la gazeto El Popola Ĉinio, ni venis al Ŝanhajo por fari intervjuon kun li. Tiam ni donacis al sinjoro Bakin kelkajn gazetojn El Popola Ĉinio kaj esperantajn librojn, li ĝoje prenis plej freŝan gazeton kaj legis. Cetere li diris legante: "El Popola Ĉinio estis publikigita en la frua tempo kaj havas longan historion." Dum dialogo li diris, ke Esperanto kiel internacia helpa lingvo, meritas esti disvastigata meze de gejunuloj, precipe sekve de pli kaj pli multaj internaciaj kontaktoj, necesas faris propagandon. Li kuraĝigis nin klopodi por tio."

Tiam fota raportisto Liu Sigong kaptis la bonŝancon kaj fotis Bakin legantan El Popola Ĉinio. Bakin dialogis kun sinjoro Xu Senrong legante gazeton. Liu Sigong diris al la raportisto:

"Pro malbonstato de Bakin, laŭ difino, nia intervjuo daŭris je malpli ol 30 minutoj. Baldaŭ servisto atentigis, ke estis tempo por fini la intervjuon. Mi klare memoras, ke tiam Bakin diris al la servisto, ke estas malĝentile. Post pli ol unu horo, konsidere, ke Bakin estas en malsanstato, ni planis adiaŭi lin. Tamen li insistis iri de la domo al korto por adiaŭi nin. Tiam li jam trafis seriozan malsanon kaj estis penige por li piediri, li movis sin paŝo post paŝo al la korto. Estas kortuŝe! Mi preskaŭ kun larmoj fotis lin apogantan sur pordo de la korto."

En sia maljuneco, Bakin ankaŭ elspezis multe por disvastigo de Esperanto. Profesoro Hou Zhiping konigis:

"Li estis vic-prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj poste iĝis ĝia honora prezidanto. En 1980 kiam li estis 76-jara, li eĉ gvidis la ĉinan delegacion partopreni en la 65-a UK okazinta en Svedio."

Pri tio sinjoro Roland Lindblom, tiama prezidanto de Loka Kongresa Komitato rememoris:

Dum sis tuta vivo, li neniam preterlasis la agadon por Esperanto kaj neniam rifuzis doni sian moralan subtenon al la laboro de la esperantistoj ĉinaj kaj tutmondaj. Profesoro Hou Zhiping konigis al la raportisto:

"Li prenis Esperanto-disaŭdigon de Ĉina Radio Internacia kaj gazeton El Popola Ĉinio kiel fieron de ĉina Esperanto-movado. Tiam okaze de ilia jubileo, Bakin ĉiam skribis gratulan leteron por esprimis sian subtenon"

Lia forpaso tuj kaŭzis grandan eĥon en tutmonda esperantujo. Dum intervjuo, prezidanto de UEA sinjoro Renato Corsetti diris:

"Kelkaj homoj estas pretertempaj kaj preterlokaj. Tiaj estas laŭ mi la grandaj homoj, kies instruoj daŭre restas en la mondo, kiel ekzemple Gandhi aŭ Zamenhof aŭ multaj aliaj, kiuj estas prave rigardeblaj kiel niaj samtempuloj aŭ prefere ĉiu-tempuloj, ĉar ili pluvivas inter ni per siaj pensoj, kiuj daŭre influas nin preter la tempo kaj la loko, en kiu ili vivis. Lia vivo estis longa, kaj pro tio li havis eblecon partopreni en la idea fluo de la mondo laŭlonge de la tuta pasinta jarcento. En tiu fluado lin aparte kaptis kelkaj ideoj, unu el kiuj estis la ebleco uzi neŭtralan lingvon por samniveligi la ŝancojn de ĉiuj homoj, orientaj kaj okcidentaj. Ni estas fieraj, ke ni kiel parolantoj de Esperanto, povas esti rigardataj kiel samcelanoj de tiel granda homo."

En gratula letero por celebri fondiĝon de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, Bakin tiel diris: "Mi ĉiam rigardas Esperanton kiel bonan komunikilon por interŝanĝi homaran emocion. Mi amas Esperanton je pli ol 60 jaroj kaj la kialo kuŝas ne nur en tio, ke Esperanto estas scienca, perfekta, facile lernebla kaj komprenebla, sed ankaŭ en tio, ke plejparto de homoj, kiuj aspiras al ellerno de Esperanto, havas bonan idealon, noblan spiriton kaj justan koron.

Karaj aŭskultantoj, kvankam Bakin forpasis, tamen liaj spirito, personeco, sincereco kaj amo jam per siaj verkaĵoj kaj agoj herediĝis al ni. Li inspiris nin ami Esperanton kaj klopodi por realigi idealon de Esperanto.