• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-10 15:13:53    
La unua aviadilo farita de ĉino (foto)

cri
La unuan aviadilon de la mondo faris usonaj fratoj Wright en 1903. En la 17a de decembro, 1903, la aviadilo flugis je 59 sekundoj, 852 futoj.

La unuan aviadilon de Ĉinio faris ĉino nomata Feng Ru en 1910.

Feng Ru naskiĝis en 1883, en la gubernio Enping de la provinco Guangdong, suda Ĉinio.

Por sin liberigi de la mizera vivo dekkelkjara Feng Ru sekvis parencon al San-Francisko de Usono. Tage li laboris kaj vespere li lernis la anglan lingvon por realigi la deziron de studo de inĝeniera scienco. Tio daŭris ne longe. Pro la furioza rasa diskriminacio kontraŭ ĉinoj, li devigite forlasis la urbon kaj migris al Nov-Jorko. Li laboris en fabriko kaj persistis en sia studado dum libera tempo. Post kelkjara diligenta studado li posedis maŝinfabrikan arton kaj sciis fabriki pli ol 30 specojn de maŝinoj. Li projektis du maŝinojn --- akvofrapan maŝinon kaj fostostarigan maŝinon. Cetere li studis elektran sciencon kaj elfaris senfadenan radion povantan sendi kaj ricevi telegramon.

En 1906 Feng Ru revenis de NovJorko al San-Francisko. Tiam li estis 23-jara. Pasis nur tri jaroj post elfaro de la aviadilo de fratoj Writgh, kaj la aviada arto sin trovis en burĝonado. La forta patriotismo brulis en la brusto de Feng Ru. Laŭ li, kun aviadiloj gardantaj la teritorion, Ĉinio kapablos rezisti kontraŭ la potencoj. Li decidis provfari aviadilon de Ĉinio. Informiĝinte pri tio multaj elmigrintaj ĉinoj en Usono ĉiurimede kolektis monon por lin helpi. En 1908 li elfaris eksperimentan aviadilon. Post dekkelkfoja plibonigo li finfine elfaris la unuan aviadilon de Ĉinio en junio de 1910. Plurfoja provflugo konfirmis la progresan nivelon de la aviadilo. En la Internacia Aviadila Turniro okazigita en San-Francisko en oktobro de la sama jaro, li stiris sian aviadilon al la konkursado kaj gajnis elstaran noton. La Internacia Aviada Asocio premiis lin per superklasa dokumento. Feng Ru honorigis Ĉinion en la frua monda aviada historio.

La sukceso de Feng Ru skuis la mondon. En Usono iuj homoj intencis peti lin instrui aviadan arton per alta salajro. Tion rifuzis Feng Ru. Li volis dediĉi sian forton al la patrolando. En januaro de 1911 li kunprenis la aviadilon kaj sian lernanton al la patrolando. Nelonge poste eksplodis la ĉina revolucio de 1911. Li planis fondi rekognoskan aerfloton helpe al la revoluciaj trupoj en la milito. Tamen nelonge poste la registaro de Qing-dinastio falis, lia plano ne realiĝis.

Bedaŭrinde, la 25an de aŭgusto, 1912, en Kantono, pro akcidento de fluga prezentado Feng Ru perdis sian vivon, en la aĝo de 29 jaroj. Por starigi kaj popularigi la aviadan aferon de Ĉinio li oferis sian tutan forton.