• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-10 15:45:20    
Disvolvo de regiona kultura afero bezonas registaran gvidon kaj subtenon

cri

Kultura afero sendube estas unu el plej varmaj temoj en la nuna Ĉinio. En la 8-a de januaro en Pekino, fermiĝis dutaga la tria novjara forumo de ĉina kultura afero. En la forumo, oni diskutis ĉefe pri tio, ke la kultura afero estas riĉiga afero, tamen por ĉinaj entreprenoj, tio bezonas tempon. En la tria novjara forumo de ĉina kultura afero, reprezentantoj el la registaro, akademia rondo kaj entreprenoj faris interfluon kaj diskuton pri disvolva prospero de la ĉina kultura afero. Organizanto de la forumo, estro de ĉina ŝtata esplora bazloko por kreado kaj disvolvado de la kultura afero, profesoro Ye Lang opinias, ke troviĝas pluraj problemoj pri la ĉina kultura afero. Li diris:

"Industriigo de kulturo estas nova afero por nia lando. Post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi rimarkinde progresis. Tamen aperos multaj teoriaj problemoj kaj politikaj problemoj kaj tio bezonas interfluon kaj esploron de homoj por antaŭenpuŝi solvadon de tiuj problemoj."

Ĝuste en 2002, la ĉina registaro klare prezentis disvolvi la kulturan aferon. Antaŭe kultura kampo estis afero, kiu estis monopoligata de la ŝtato. En decembro de la jaro 2001, Ĉinio oficiale aliĝis al Monda Komerca Organizo. Sekve de laŭpaŝa realiĝo de promesa klaŭzo ĉe ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, malfermiĝo de kultura kampo tago post tago profundiĝis kaj granda nombro da kulturaj entreprenoj investataj per ekstera kapitalo eniras en Ĉinion. Povas esti dirite, ke disvolvo de la kultura afero estas nepra vojo de Ĉinio. Nun pli ol duonaj ĉinaj provincoj kaj regionoj klare metas la kulturan aferon en kampon grave disvolvatan. Parolmaniero pri "regiona kultura afero" estas atentata de teoriaj esploristoj.

Dan Zeng estas vic-sekretario de provinca partikomitato de ĉina Yunnan. Li respondecas pri ekspluata plano kaj praktiko de kultura afero de la provinco. La provinco Yunnan situas en sudokcidenta Ĉinio kaj posedas ege enhavoriĉan naciecan kulturon. Monda kultura heredaĵo--la antikva urbo Lijiang altiras al si milojn kaj milojn da turistoj. Grandskala natura kant-danca teatraĵo kun fama dancisto Yang Liping kiel reĝisoro kaj arta inspektanto estas prezentata en la tuta mondo. Dan Zeng diris, ke Ĉinio havas enhavoriĉan kaj antikvan nacian kaj popolan kulturon kaj disvolvo de regiona kulturo estas kontinuigebla vojo. Li diris:

"Disvolvo de regiona kultura afero bezonas registaran gvidon kaj subtenon. Nun troviĝas tri distingiĝaj problemoj, unue, oni ne komprenas duoblan naturon de kulturo, t.e. ideologia naturo kaj produkta naturo; due, ankoraŭ ne fondiĝis disvolva sistemo por ĉina kultura afero; trie, mankas talentuloj, kiuj lertas en funkciigo de kultura afero."

Samtempe Dan Zeng opinias, ke disvolva prospero de la ĉina kultura afero estas kontentiga.