• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-10 17:02:59    
Churchill iam planis ekzekuti Hitler per elektra seĝo (foto)

cri

Historia dokumento montras, ke brita ĉefministro Churchill en la dua mondmilito havis furiozan diskuton kun kabinet-membroj kaj deklaris, ke se Hitler aŭ aliaj naziaj altrangaj oficistoj enfalus en manojn de alianca armeo, ili estus rekte ekzekutitaj per elektra seĝo sen juĝado.

La dokumento deklaras, ke en la fino de la dua mondmilito, brita ĉefministro Churchill forte oponis establi specialan juĝejon kaj fari juĝadon al Hitler kaj aliaj naziaj altrangaj oficistoj. Li staris por ekzekuti ilin per elektra seĝo. Churchill deklaris, ke Hitler estas fonto de ĉiuj malbonegoj kaj aŭtentika malbonegulo. La dokumento montras ankaŭ, ke kvamkam oponata de aliaj homoj, Churchill ankoraŭ proponis senigi germanajn civitanajn vilaĝojn sen defendo el la terglobo por venĝi kontraŭ masakro fare de nazio al Ĉeĥo-Slovakio.

La dokumento estis notita de Brock. En la dua mondmilito, kiel tiama sekretario de brita kabineto, li rapide notis multe da decido-faraj procedoj de la brita registaro. Laŭ la noto de Brock, la 6-an de julio 1942, Churchill diris, "Se Hitler falus en niajn manojn, ni devas lin tuj ekzekuti. Li ne estas germana imperiestro, sed estas fonto de ĉiuj malbonegoj. Ni uzos elektran seĝon ekzekuti la malbonegulon."

La brita parlamento en 1965 oficiale senigis mortpunon. Tamen eĉ antaŭ tio, oni neniam ekzekutis kriminulon per elektra seĝo en la historio de Britio. Post la dua mondmilito, noto de Brock ĉiam estas konservata en Brita Arkiva Muzeo. Laŭ la dokumento, Churchill estas kruela gvidanto. Por venki Germanion, li tute ne konsideris moralon kaj leĝon. La 7-an de julio de 1943, diskutante kun kabinet-membroj, li deklaris, ke naziaj altrangaj oficistoj devas esti tuj pafmortigitaj anstataŭ esti senditaj al juĝejo.

La noto de Brock montras, ke tiaj diroj kaj plano de Churchill estis forte oponitaj de kabinet-membroj kaj Churchill finfine devigite faris modifon. La 15-an de junio, 1942, li deklaris, "mia volo estas tute malsama al tio, tamen mi nun malvolonte obeas rezolucion de la kabineto." Tamen, en 1945, Churchill ankoraŭ ordonis, ke la brita aer-armeo bombardu Dresdenon, kaŭzante morton de preskaŭ 30 miloj da germanaj civitanoj.