• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 09:21:22    
Ĉinio senĉese plifortigas internaciajn interfluon kaj kunlaboron en supera edukado

cri

De la nova jarcento, influite de la internaciiga tajdo, senĉese pliiĝas internaciaj kunlaboro kaj interfluo en la ĉina supera edukado, kiuj kreas bonajn kondiĉojn por trejnado de talentuloj kaj sciencaj esploroj.

Pekina Universitato estas unu el la plej famaj superaj lernejoj en Ĉinio. De la lastaj jaroj tiu ĉi universitato kun centjara historio prenas internaciigon kiel la ĉefan direkton de sia disvolvo kaj plifortigas internaciajn kunlaboron kaj interfluon per enkonduko de lernolibroj kaj funkciigo de kunlabora esploro. Sinjoro Xia Hongwei, el la fako de Pekina Universitato pri internacia kunlaboro, diris, ke la universitato multe profitis de la internaciaj kunlaboro kaj interfluo. Li diris: "La internaciaj kunlaboro kaj interfluo de la lastaj jaroj alportis al la universitato efikon, plej evidente la novan edukan koncepton. Progresaj lernolibroj kaj edukaj metodoj donas al niaj instruistoj bonajn referencojn, de kiuj ni povas ensorbi la plej bonajn edukajn atingojn en la mondo kaj fandi ilin en nian edukadon laŭ ĉinaj kondiĉoj, tio ricevis bonan efikon."

Krome, Pekina Universitato ankaŭ vigle kondukas kun eksterlandaj universitatoj kunlaboron kaj esploron. Ekzemple, en la jaro 2001, Pekina Universitato starigis laboratorion pri biologia kaj agrikultura teknologioj kunlabore kun la usona universitato Yale por koncerna esploro. De la 5 jaroj ĉiuj profesoroj koncernaj al biologio kaj genetiko de la universitato Yale vizitis Pekinan Universitaton. Per okazigo de kursoj ili interŝanĝis kun ĉinaj samprofesiuloj opiniojn kaj diskutis pri zorgataj problemoj. Nun ambaŭ universitatoj sendis, unu al la alia, instruistojn kaj studentojn por stutado en laboratorio, kaj kune publikigis plurajn disertaciojn.

He Li estas studentino de la ĉina Popola Universitato kaj baldaŭ diplomiĝos. Lastatempe ŝi multe ĝojas pro tio, ke la ĉina Popola Universitato kaj la usona Kolumbia Universitato kune starigis edukan programon pri administrado de ekonomio kaj financaj politikoj, de kiu ĉinaj studentoj rajtas peticii eniran ekzamenon fininte studon de normalaj kursoj en enlandaj universitatoj, sukcesintoj en la enira ekzameno studos po unu jaro respektive en la Popola Universitato kaj la Kolumbia Universitato, post diplomiĝo tiuj ĉi studentoj ricevos magistran rangon de la Kolumbia Universitato kaj diplomon de la Popola Universitato, kaj He Li nun preparas sin ĝuste por tiu ĉi ekzameno.

Delonge, sendo de studentoj al eksterlandaj universitatoj estas unu el la ĉefaj metodoj de la ĉina superlerneja eduko por lerni sciencojn kaj teknikojn kaj funkciigi internacian interfluon. En la pasintaj 26 jaroj ĉirkaŭ 800 mil ĉinaj studentoj kaj kleruloj iris al eksterlandoj por studado. Precipe, de la lastaj jaroj kun ekonomia disvolviĝo ĉiujare kelkaj dekmiloj da ĉinaj studentoj studas en eksterlandoj proprapage. Samtempe, ankaŭ multaj eksterlandaj studentoj venas al ĉinaj universitatoj, ekzemple en la pasinta jaro pli ol 110 mil eksterlandaj studentoj venis al Ĉinio, plimulte je 40% kompare kun tiuj de la pasinta jaro. Tiuj ĉi studentoj venis de pli ol 170 landoj, laŭ la nombro la antaŭaj 5 lokoj estas respektive Korea Respubliko, Japanio, Usono, Vjetnamio kaj Indonezio.

Por liveri al la eksterlandaj studentoj bonajn kondiĉojn en lernado kaj vivo, en la lastaj jaroj Ĉinio praktikis serion da rimedoj, kiuj ampleksas plifortigon de trejnado de instruistoj, plibonigon de kuraca asekuro por eksterlandaj studentoj, starigon de informan administran sistemon de la studentoj kaj intensigon de servado por la studentoj.