• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 09:02:46    
Halo Juanqin de Malpermesita Urbo

cri
La Malpermesita Urbo situanta en la cento de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, siatempe estis loko, kie imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing okazigis la gravan ceremonion, laboris super ĉiutaga ŝtata administrado, kaj ankaŭ loĝis kune kun siaj virinoj. Ĝi areas je 720 mil kvadrataj metroj kaj havas pli ol 9 mil palacajn ĉambrojn. Ĝi estas la plej granda kaj plej komplete konservata antikva palaca ensemblo nun ekzistanta en la mondo.

Ekde la jaro 2002, Ĉinio kondukas la historie plej grandskalan riparadon al la Malpermesita Urbo, kaj en la jaro 2020 finos la tutan riparadon. Kvankam la riparado ĝis nun daŭras nur pli ol du jarojn, tamen ni jam povas ĝui iujn fruktojn, ekzemple la Halo Wuying jam estis malfermita al turistoj en oktobro pasintjare.

Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la nordorienta angulo de la Malpermesita Urbo, kie troviĝas la Halo Juanqin baldaŭ fin-riparita. En la pasinteco ĝi servis kiel amuzejo kaj ripozejo de imperiestroj.

La Halo Juanqin areas je centoj da kvadrataj metroj. Ĝi estas ne granda, sed fame konata. Ĝiaj plafono kaj norda kaj okcidenta muroj plenas de pentraĵoj. Estas ne eksterordinare vidi pentraĵojn sur palacaj muroj de la dinastio Qing. Tamen estas malofte videbla tio, ke sur la palaca plafono estas pentraĵo, ĉar tio estas kutima fenomeno en eŭropaj konstruaĵoj. Kaj aparte menciindas, ke la pentraĵoj sur muroj kaj la plafono ĉiuj estis faritaj per la diorama arto populara en la okcidenta pikturo.

La plafona pentraĵo de la Halo Juanqin jam havas la historion de pli ol 200 jaroj. Laŭ konfirmo fare de fakuloj, la pentraĵon faris la itala misiisto kaj fama pentristo Giuseppe Castiglione kune kun siaj ĉinaj disĉiploj. La tuta plafono estis surpentrita per hedera bretaro kun brilaj violaj floroj. Kiam vi levos la kapon por rigardi la plafonon, vi povos vidi, ke unu el tiuj floroj ĝuste ridas super via kapo. Tio donas al la rigardanto la mirindan sterean impreson…

Laŭ konigo fare de s-ino Xu Wenjing, oficistino de Muzeo de Malpermesita Urbo, en Pekino la Halo Juanqin estas la unika antikva konstruaĵo, kie oni faris pentraĵojn laŭ okcidenta piktura stilo kaj uzis ilin kiel ornamaĵojn de la palaco. Ŝi diris:

"Ĝi estas loko kun mirinda artisma efekto, kaj tiea piktura stilo ne trovebla en la ĉina tradicia arto. Laŭ la piktura arto, tiuj pentraĵoj montras profundan eŭropan trajton. En la epoko de tiuj pentraĵoj, la plafona pentraĵo estas populara en eŭropaj preĝejoj, en kiuj, kiam oni levis la kapon kaj rigardis la plafonon, oni povis trovi, ke la rigardo kvazaŭ povus atingi la senliman firmamenton."

Laŭ informo, post unujara diligenta laborado fare de 7 specialistoj el Ĉinio, Usono, Italio kaj aliaj landoj, baldaŭ finiĝos la riparado de la Halo Juanqin, kaj ĝi estos malfermita en la venonta jaro.