• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 13:24:30    
Vivo en Kaverno de Du Feinoj

cri
Kun ĝojo Ruan Zhao, tenante Liu je la mano, daŭrigis la vojon. Longe poste la rivero malaperis, montego baris al ili la vojon. Surgrimpinte la monton, ili vidis, ke antaŭ ili prezentiĝas ebenaĵo kaj rivero profunda kaj torenta, kiu estas netravadebla por ili. Kion fari? En konsterniĝo ili subite aŭdis vokadon.

Du 16-17-jaraj knabinoj trans la rivero ridete rigardis ilin. Unu el ili estis ruĝe vestita tutkorpe, kaj la alia verde. La ruĝe vestita tenis en la mano flavan silkrubandon, kiu flirtis en vento. Ŝi mangestis, ke ili travadu la riveron.

Liu Chen diris: "Ne eblas por ni travadi tiom torentan riveron."

Je tio la knabino ĵetis alten la rubandon, kies finoj falis ambaŭflanken de la rivero. Ŝi diris kun rideto: "Transiru ĝin sur la rubando!"

Sed, rigardante la flirtantan rubandon, Liu kaj Ruan neniel kuraĝis tion fari. Tiam la verde vestita knabino ekblovis sur la rubandon, kaj tiu tuj fariĝis flava ŝtonponto.

Liu kaj Ruan transiris la riveron. La ruĝe vestita knabino demandis: "Ĉu vi venis el la vilaĝo apud Shanxi?"

Liu kaj Ruan tre miris, ke ili scias tion. Pririgardinte la knabinojn, ili rimarkis, ke la vestoj portataj de ili havas neniun kudron. Oni diras, ke nur la fea vesto estas senkudra. Ĉu ili renkontiĝis kun feinoj? Liu do demandis: "Fratinoj, ĉu vi estas feinoj?" Anstataŭ respondi, ili nur ridklukis.

La verde vestita knabino diris: "Ni loĝas en la Persika Kaverno proksime. Bonvolu gasti ĉe ni!" ( En la ĉina lingvo, la kaverna nomo prononciĝas Taohua.)

Sekvante la knabinojn, Liu kaj Ruan iris du kilometrojn antaŭen kaj alvenis al neĝblanka rokmuro simila al jada ekrano. Malantaŭ ĝi etendiĝis valo kun la areo de pluraj hektaroj. Tie prosperis floroj, kiujn karesis abeloj kaj papilioj. Liu kaj Ruan ĝojiĝis, ke ĉiuj kreskaĵoj tie estas altvaloraj drogoj.

Sur la rokmuro de la valo estis kaverno, granda kiel ĉambro. Sur la pordo pendis kurteno plektita el visterio kaj borderita per floraĵoj. Supre en la kaverno pendis belega lanterno, kaj sur la muro – broditaj kurtenoj. Meze de la kaverno staris tabloj kaj taburetoj kun gravuritaj drakoj kaj feniksoj. La lito estis kovrita per cimbidia mato kaj vualo el kunligitaj perloj. Kaj ĉie en la kaverno odoris agrabla parfumo.

La knabinoj regalis ilin per festeno el fungoj, bambuĝermoj, konvaloj, sekigita bovaĵo, persika marmelado, sekigitaj persikaj pecoj kaj vino el persikoj.

Poste, Liu kaj Ruan informiĝis, ke unu el ili nomiĝas Hong Tao ( Ruĝa Persiko en la ĉina lingvo ), kaj alia – Bi Tao ( Verda Persiko ). Ili estis feinoj prizorgantaj la persikojn en la persik-ĝardeno de Wangmu, diino sur la ĉielo.

Wangmu suferis de brusta angoro kaj bezonis la "nigran drogon" el Tiantai-montaro. Tial ili estis komisiitaj gardi la drogon tie kontraŭ