• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 17:10:09    
Germana junulo servas kiel konsilisto en ĉina societo

cri

Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon de nia radio, sinjoro Andreas Fulda diris: "Mi estas Andreas Fulda, internacia konsilisto de la Ĉina Asocio por Kunlaboro de Neregistaraj Organizoj. Hodiaŭ ni funkciigas trejnan kurson, celante prezenti al ĉiuj nian novan projekton kaj koni pli da novaj amikoj per la kurso."

Eble vi ne povas imagi, ke tiel flua kaj klara parolo en la ĉina lingvo estas elparolita de germana knabo, kiu nomiĝas Andreas Fulda. Li estas 28-jara, altstatura kaj afabla, kun eleganta vizaĝo kaj brunaj okulvitroj sur la nazo, liaj ĉinaj kolegoj nomas lin Xiao Fu.

Ĉina Asocio por Kunlaboro de Neregistaraj Organizoj, en kiu Andreas Fulda laboras, funkcias ĉefe por akceli interfluon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj eksterlandaj neregistaraj organizoj en ekspluatado por helpo al malriĉuloj, mediprotektado kaj socia evoluo por antaŭenpuŝi socian kaj ekonomian evoluon de malriĉaj regionoj. En tiu ĉi asocio la ĉefa laboro de Andreas Fulda estas doni proponojn al programoj kaj traktadi kun iuj internaciaj institucioj pri kunlaboro.

Andreas Fulda diris al raportisto, ke lia korinklino al Ĉinio devenis el lia kolegino en supera mezlernejo. Li diris: "Ŝi estas bela knabino kun ĉina deveno. Ŝiaj gepatroj laboras en Germanio, pro tio mi havis la ŝancon konatiĝi kun ŝi. Ni estas kolegoj de supera mezlernejo, kaj ĝuste ŝi vekis mian deziron koni Ĉinion."

Tiu ĉi bela kaj eleganta knabino el la oriento estigis al li la sopiron pri la orienta kulturo, entenema kaj eleganta, precipe la ĉina kulturo. Post la diplomiĝo en supera mezlernejo, inspirite de la pliaĝa frato, Andreas Fulda sukcesis en la enira ekzameno de la fakultato pri orienta arto de Kolonja Universitato. Antaŭ 5 jaroj Andreas Fulda venis al Pekino kaj ekservis kiel internacia konsilisto en la asocio. Li diris: "Mi devas konfesi, ke multaj eventoj, okazintaj ĉu en mia tranvivaĵo ĉu en la laboro, ĉiuj estas ligitaj kun Ĉinio, kaj mi estas feliĉa, ke mi povas koni tiun ĉi landon laŭ malsamaj vidpunktoj, tio estas tre interesa."

Andreas Fulda multe ŝatas la laboron en Ĉinio kaj ĉiam estas sindediĉa. La asocio, en kiu li laboras, troviĝas en Pekino, tamen li ofte veturas al aliaj lokoj por ĉeesti al kunvenoj aŭ fari esploradon, kaj ofte kontaktas ordinarajn ĉinojn pro la laboro. Li rapide penetris en la cirkonstancon, en kiu li vivas. Li bone rilatas kun kolegoj kaj vivas harmonie kun najbaroj de la kvartalo, en kiu li loĝas.

Ĉiu el liaj kolegoj diris, ke li estas tre sincera. Diskutante pri iuj problemoj, li ĉiam rekte prezentas sian vidpunkton kun neniu kaŝo, krome, li estas ankaŭ tre zorgema kaj kunlaborema, pro tio li estas ŝatata de la kolegoj. Sinjoro Huang Haoming, ĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio por Kunlaboro de Neregistaraj Organizoj, taksis lin: "Li estas tre serioza kaj zorgema en la laboro. Li diris, ke kvankam li estas germano, tamen li reprezentas ne sin mem, sed la ĉinan asocion, malgraŭ liaj vidpunktoj eble malsamaj al aliaj, tamen li devas protekti la interesojn de la asocio."

En tiuj ĉi jaroj en Ĉinio li gajnis fidon de ĉinaj kolegoj kaj ankaŭ konatiĝis kun nemalmultaj amikoj. Sinjorino Song Qinghua, kiu laboras en alia societo, estas ĝuste unu el liaj amikoj. Andreas Fulda multe fidas tiun ĉi pliaĝan kaj helpeman sinjorinon, kaj ofte petas helpon de ŝi eĉ pri privataj aferoj, ekzemple pri sia perplekso en enamiĝo. Parolante pri la impreso pri Andreas Fulda, sinjorino Song diris: "Mia unua impreso pri li estas tio, ke li tre bone parolas la ĉinan lingvon, do en nia interfluo estas nenia obstaklo. Kvankam li estas germano, tamen li multe zorgas pri la ĉina evoluo. Kutime oni diras, ke germanoj estas tre seriozaj, fakte mi perceptas sindediĉemon de li."

Impeta disvolvo de la ĉina socio en la lastaj jaroj ĉiam suprizas sinjoron Andreas Fulda. Li diris, ke Ĉinio estas kvazaŭ kalejdoskopo; lia ĉiutaga laboro estas plezuriga, malgraŭ peniga, tamen estas plena de defioj. En la libera tempo li ofte faras fotadon pri la vivo de la ĉina popolo, ĝuas ĉinajn frandaĵojn, kaj ankaŭ ŝatas kantadon. Lastatempe li ellernis la ĉinan popolan kanton "En la Malproksima Loko". Sinjoro Andreas Fulda restas ankoraŭ needziĝinta. Li ŝatas la mildan stilon de tradiciaj ĉinaj knabinoj, laŭ li ili estas dolĉaj kaj ankaŭ talentaj, kaj li ŝatas ĝuste tiajn knabinojn. Li diris, ke eble li edzinigos al si ĉinan knabinon.