• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 18:20:25    
Zamenhof-festo (4)

cri
Deka tutlanda renkontiĝo en Zamenhofa Tago kaj infana festivaleto.
De la 15a ĝis la 18a de decembro okazis en la kampadejo Yacabo Abajo (Jakabo Malsupra), la 10a Tutlanda Zamenhofa Renkontiĝo de la Kuba movado, kiun partoprenis 43 esperantistoj el 7 provincoj, nome Urbo Havano, Sancti Spiritus, Camagüey, Holguín, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo. Krome, kun la gepatroj alvenis 8 infanoj, unu denaska esperantisto kaj aliaj kiuj nuntempe lernas la lingvon.

La kampadejo estas alloga kaj en rekta rilato kun la naturo, inter montetoj kaj maro proksime de la rivero Jakabo.
La programo inkluzivis interkonan vesperon, ĉirkaŭan promenadon per ĉevaloj, artan vesperon, konkurson, prelegojn, dancadon, distradon ĉe la plaĝo.. Bona atento fare de la laboristaro kaj abunda kaj bone kuirita manĝoj kompletigis la neforgeseblan etoson.
Oni ĝuis prelegojn pri la vivo de Zamenhof, gramatikaj eroj, bahaismo kaj Esperanto, e-instruado en laborejoj laŭ spertoj en la orienta provinco Guantánamo, kaj nuntempo de la e-movado, ĉi-lasta de Julián Hernández, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio.
Estis momento ankaŭ por la infanoj , kiuj en la ĵaŭda mateno estis la regantoj, kaj la plenkreskuloj devis sekvi iliajn preferojn. En la arta vespero ankaŭ la infanoj havis lokon por deklamado de ŝatataj e-poemoj
de la kuba poeto José Martí kaj dialogo kun la infanoj pri siaj ŝatataj e-libroj.
En la sabata vespero ĉiuj ricevis atestilojn pri la partopreno.
La zamenhofa renkontiĝo tutlanda, estas jam tradicia evento de la kubaj esperantistoj kiu allogas samideanojn el diversaj regionoj de la insulo.
Ĉi-foje, la ĉeesto de infanoj, donis viglon kaj stimulon al la ĉeestantoj.
Raporto kaj fotoj videblas ĉe:
http://www.esiss.co.cu/esperanto/unua.php

amike
Norberto Diaz
Maritza Gutiérrez
Senpere antaŭ la "Zamenhof-Tagoj 2005" en Kaunas aperis vica ĉi-jara duobla la 3-4-a numero de la dumonata revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo". Ĝi estas 68-paĝa kaj preskaŭ plene dediĉita al la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Vilnius ĉi-somere. Pro longtempa malsano de la redaktoro Petras CELIAUSKAS apero de la revuo grave prokrastiĝis, tamen plena ĉi-jara kolekto aperos. Restis numeroj 5-6, kiuj ankaŭ duobligite aperos tuj post Novjaro. Ekde 2006 redaktadon de la revuo transprenas Vytautas SILAS kaj denove ĝi aperados konstante kaj senmalfrue. En la numero estas publikigita salutmesaĝo al UK de la Alta Protektanto Prezidento de Litovio Valdas ADAMKUS, mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de UNESCO Koiĉiro MATSUURA, Vilna Deklaro, artikolo pri la 4-a Nitobe-Simpozio, Konkluda dokumento de la 4-a Nitobe-Simpozio, impresoj pri la kongreso de Raita PYHALA (Finnlando), Elizabeta LEONOWICZ-FRENSZKOWSKA (Pollando), Jorma AHOMAKI (Finnlando), Andrzej GRZEBOWSKI (Pollando), Sandor HORVATH (Aŭstralio), Jukka PIETILAINEN (Finnlando), Koffi DOUMEGNON (Togolando), Edvige Tantin ACKERMANN (Italio) , Henry V.JANOSKI (Usono), Maria LAJEVSKAJA (Belorusio), fragmentoj el kelkaj leteroj pri UK. Ankaŭ estas artikoleto pri Infana kongreseto, pri pola grupo el Pelplin en Litovio. Estas publikigita 5-paĝa superrigardo de Povilas JEGOROVAS "Kongresaj ehhoj en Litovio" pri gazetaro, radio, televido pri UK. Krome, oni publikigas artikolon pri ĉi-jara konferenco de ILEI en Kaunas, pri simpozio "Interkultura Komunikado en Edukado" enkadre de ILEI-Konferenco, pri blindula kongreso en Vilnius, pri junulara kongreso en Zakopane. Kiel kutime, Antanas GRINCEVICIUS prezentas kelkpaĝan Mozaikon de Litovia vivo. Estas artikolo "Litovoj sur monto Ararato" de Libertas KLIMKA, Trevor STEELE skribas pri Silva-Metodo. Estas publikigita biografio de nova Honora Membro de UEA en Litovio Telesforas LUKOSEVICIUS.Krome, estas informoj pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj- 41 en Riga, pri la 15-a Internacia Esperanto-Kongreso en Riga, pri lernolibro de litova lingvo de Marc VANDEN BEMPT, pri Zamenhof-Tagoj 2005. Oni povas legi verson de Bencion BERIN "Esperanto". Tri paĝoj estas dediĉitaj al mallongaj informoj en la rubriko "En la mondo Esperanta". La numeron finas du distraj paĝoj. La revuo estas riĉe ilustrita. Ĝi jam estas dissendita al la abonantoj.
Al ĉiuj interesiĝantoj pri Litovio kaj Esperanto-movado en tiu-ĉi lando ni rekomendas aboni revuon "Litova stelo". Sendepende de abontempo ĉiuj ricevos plenan jarkolekton. Revuo aperas plene en Esperanto.Oni povas ĝin aboni pere de perantoj, kiuj ekzistas en 18 landoj, pere de libroservo de UEA kaj rekte ĉe redakcio de "Litova stelo". Perantoj en aliaj landoj estas serĉataj. Ĝenerala abonprezo estas 14 eŭroj jare. Orienteŭropaj kaj ekssovetiaj landoj havas konsiderindan rabaton. Pri ĉiuj demandoj informiĝu detale lau retadreso litovastelo@takas.lt . Nun la revuo estas presata en 600 ekz. "Litova stelo" en ĉiu numero publikigas diversajn informojn pri Litovio. Ĝi helpos al Vi konatiĝi kun ankorau nevaste konata lando. La revuo aperas tre regule, ĝi havas plenkoloran kovrilon. La revuo publikigas ne nur informojn pri Litovio, ĝia historio, kulturo, sed ankau pri lingvaj demandoj, Esperanto-movado kaj ĝia historio. Parto de la revuo ĉiam estas dediĉita al belarta literaturo en Esperanto - originala kaj tradukita.
Povilas JEGOROVAS
ZAMENHOFA VESPERO EN RAZGRADO: ONI FESTIS LA JUBILEULOJN

Okaze de la Zamenhofa tago, 12 decembro 2006 en Razgrado (Bulgario) oni festis la jubileojn de esperantistoj. La Vickonsulo de la Esperanta Civito Ljubomir Trifonĉovski kaj la prezidantino de la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" sen. Ivaniĉka Maĝarova varme kaj elkore bondeziris Petar Nedelĉev (lerninta esperanton antau sesdek jaroj dum sia aktiva partopreno en la kontraufaŝisma movado, poste prezidanto de la loka E-societo "D-ro Zamenhof") pro lia 85-jariĝo, Ivanka Tomova pro ŝia 75-jariĝo, Radka Stojanova (nuna prezidantino de la loka esperantista societo "D-ro Zamenhof" kaj daure aktiva E-instruistino) pro ŝia 70-jariĝo, Pejĉo Dinev (aktivulo inter la nevidantaj esperantistoj) pro lia 55-jariĝo kaj d-rinon Raica Ĝurova (iama prezidantino de la regiona estraro de BEA) pro ŝia 50-jariĝo. Kantoj kaj versoj pliriĉigis la belan etoson en kafejo "Esperanto".
La redakcio de HeKo aliĝas al la bondeziroj por la jubieluloj en Razgrado!
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PREMIERA PREZENTO DE "LITERATURA FOIRO" OKAZE DE LA ZAMENHOFA TAGO EN VRACA

La decembra numero 218 de revuo "Literatura Foiro" estis premiere prezentita dum la Zamenhofa tago en Vraca (Bulgario), organizita de la Esperanto-societo "Sukceso". 15 decembro 2006 la regiona gazeto "Konkurent" aperigis artikolon de Milĉo Beloreŝki, kie estis menciite ke "Literatura Foiro" kaj antaue ankau "Heroldo de Esperanto" estis produktitaj en Vraca. Samtage la tagmezaj novaĵoj de la Bulgara Nacia Televido elsendis intervjuon kun Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de revuo "Literatura Foiro".