• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-11 18:26:43    
NOVA AFRIKA KOMISIONO ELEKTITA

cri
La multjara aktivulo Jean Codjo el Benino, kiu nun logxas en Kanado, gvidas la novan Komisionon
de UEA pri Afrika Agado. La aliaj membroj de la Afrika Komisiono, kiel gxi kutime estas nomata en
la cxiutaga uzo, kaj iliaj specialaj laborkampoj estas Antoine Kouablan Kouassi (Eburbordo;
eksteraj rilatoj), Emile Malanda (DR Kongo; rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj), Francois
Hounsounou (Benino; Afrika Oficejo, TEJO, ILEI), Jeremie Sabiyumva (Burundio; informado al
ne-esperantistoj) kaj Moliere Ngangu (DR Kongo; turismo en Afriko).
La antauxa Komisiono havis 12 anojn, sed por efika komisiona laboro tia kvanto montrigxis
malpraktika, pro kio la Estraro revenigis la grandecon de la komisiono al tiu de la aliaj
regionaj komisionoj de UEA. La Komisiono starigos pli grandan konsilan organon, Afrikan
Konsilantaron, kiu konsistos el reprezentantoj de unuopaj afrikaj landaj asocioj kaj movadoj.
Jean Codjo jam dissendis alvokon pri kandidatoj por la Konsilantaro.
Fine de decembro 2005 cxesis validi la kontrakto de UEA kun Instituto Zamenhof pri funckiigo de
la Afrika Oficejo en Lomeo, Togolando, cxar tiu cxi ne konsentis pri precizigoj en la kontrakto,
kiuj celis pli bone konformigi gxin al la Statuto de UEA. Nova sidejo de la Afrika Oficejo estas
nun starigata en la apuda lando Benino kaj UEA baldaux informos pri gxia nova stabo. La sola
oficeja retadreso estas .
* * * * *
Forpasis Frans Makkink
Gerrit Francois (Frans) Makkink forpasis la 5-an de januaro 2006 en Wageningen, Nederlando.
Li naskigxis en 1907 kaj lernis Esperanton en la 20-aj jaroj. Makkink estis biologo kaj multe
aktivis por disvastigi Esperanton en la scienca mondo. Li kunfondis la nederlandan sekcion de
Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj ekde 1949 estis kelkajn jarojn kunredaktoro de
"Scienca Revuo". Al siaj sciencaj studoj li ofte aldonis Esperantan resumon. Okaze de la
Jubilea Jaro li verkis nederlandlingvan informlibreton "Esperanto honderd jaar" (E-o centjara;
1986). Makkink estis longtempa kunlaboranto de CED. Li verkis multajn studojn pri la lingva
problemo en scienco kaj pri esperantologiaj temoj, i.a. "La participoj en Esperanto" (1967),
"La problemo de komunikado en la mondo" (1971), "Pri la artikolo en Esperanto" (1987) kaj
"Nia Fundamento sub lupeo" (1990). Li okupigxis ankaux pri esperantigo de poezio kaj grave
kontribuis al "Nederlanda antologio" (1987). Makkink estis delegito de UEA de 1946 gxis 1994,
fidela membro de Societo Zamenhof kaj mecenato de UEA. Kiel honora membro de la Asocio
li estis elektita en 1988.
---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu
El Gazetara komuniko de UEA, n-ro 221, 2006.01.10.