• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-12 07:28:29    
Poliglota romanisto kaj tradukisto

CRI
Ye Junjian (1914—1999), kies pseǔdonimo en Esperanto estas Cicio Mar, famiĝis antaǔ longe kiel verkisto kaj en Esperanto kaj en la ĉina lingvo kaj en la angla, sed en Ĉinio tiom pli kiel tradukisto de andersenaj fabeloj.

En la infaneco, malgraǔ malriĉa vivo, li jam ekhavis ardan aspiron kaj grandan idealon. En la aĝo de 17 jaroj, li hazarde renkontiĝis kun Esperanto kaj tuj ekamis ĝin. Baldaǔ li partoprenis en aktivado organizita de Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Kia talento! Kaj kia progreso! En la sekva jaro li jam plenumis originalan verkadon de novelo titolita "Je la Jarfino", kaj ĝi tuj eldoniĝis; kaj li gigantapaŝe suriris literaturan vojon.

En la jaro 1933 li vizitis fremdalingvan fakultaton de Wuhan-Universitato. Dume li partoprenis kun fervoro en aktivado organizita de Hankou-a Esperanto-Asocio, faris korespondadon kun alilandaj samideanoj. Dank' al la korespondado li ricevis multe da progresaj Esperantaj eldonaĵoj. Ĉiom li zorge legadis kaj asimiladis, kaj samtempe daǔrigis sian verkadon en Esperanto. En 1936 li diplomiĝis el la menciita universitato kaj veturis al Japanio por studado. Li ofte partoprenis en diversaj aranĝoj de Japana Esperanto-Instituto kaj amikiĝis kun multaj esperantistoj, ne nur japanaj, sed ankaǔ alilandaj. Post la "Juli-sepa Evento"*, la japana polico lin pelis el sia lando, opiniante, ke li estas danĝera homo.

Reveninte al la patrolando, Ye Junjian veturis el la orienta Ŝanhajo en la mezan urbon Wuhan kaj aliĝis al la internacia propagandado en la Tria Sekcio de la Politika Departemento gvidata de Guo Moruo kiun ni konigis en la 26-a de decembro, 2003, sub la rubriko "Ĉinaj Verkistoj". Cetere, li entuziasme partoprenis en aktivado de la Kontraǔjapana Unuecfronto de la Literatur-artaj Rondoj. Dume li estis unu el la iniciatintoj de la Ĉina Tutlanda Literatura kaj Arta Kontraǔjapana Nacisava Societo. Li laboris por la Kontraǔjapana Rezistomilito en Esperanto kaj la angla lingvo.

Veturinte al Hongkong, li kaj aliaj verkistoj kune iniciatis la plej fruan internacian literaturan revuon de Ĉinio – "Ĉinaj Verkistoj", kun la celo konigi al la tuta mondo, kiel la ĉina popolo, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, faras penigan bataladon kontraǔ la japanaj agresantoj. Li verkis la romanon "La Forgesitaj Homoj" en Esperanto, tradukis kontraǔjapanajn verkojn "Nova Tasko" kaj "Ĉina Novelaro de Milittempo" de Liu Baiyu kiun ni konigos en la estonteco, Zhang Tianyi, rete konigita la 12-an de majo, 2004, kaj aliaj.

En 1944, invitite li veturis al Britio kaj faris prelegojn en multaj lokoj de tiu lando por konigi kontraǔjapanajn heroaĵojn de la ĉina popolo. Post 3 jaroj li verkis la romanon "Montara Vilaĝo", en la lingvo ne ĉina, sed angla. La Angla Verkista Asocio rigardis tiun ĉi romanon kiel unu el la plej bonaj romanoj de 1947. Li estis la 1-a ĉino, kiu verkis romanon en la angla lingvo. (En la postaj dekoj da jaroj, tiu romano tradukiĝis en pli ol 20 lingvojn. En 1985 la fama Esperanto-poeto William Auld ĝin esperantigis.)

Post la liberiĝo de Ĉinio, Ye Junjian revenis al la patrolando kaj sin okupis pri redaktado de la anglalingva revuo "Ĉina Literaturo" kaj fervore partoprenis en la internacia kultura aktivado. Li tradukis multe da alilandaj literaturaj verkoj. La de li tradukita "Fabeloj de Andersen" ĝuis grandan renomon kaj donis vastan influon en Ĉinio unuflanke, estis alte taksata en Danlando kaj pro tio gajnigis al li naciflagan ordenon donitan de la dana reĝino aliflanke.

En 1976, Ye Junjian laboris kiel konsilanto de Kabineto de Tradukado de Poemoj de Mao Zedong en la Amikeca Hotelo en kiu post 6 jaroj okazis la 71-a UK. Somere de 1980, li kaj alia fama verkisto Bakin (jam konigita en nia reto la 15-an de januaro, 2004) gvidis delegacion de ĉinaj esperantistoj al Stokholmo por partopreni en la 65-a UK. Dume li faris vastan kontaktadon kun alilandaj verkistoj ne nur Esperantaj, sed ankaǔ nacilingvaj.

Poste li servis kiel vicprezidanto de "Amikoj de Esperanto" kaj Ĉina Esperanto-Ligo kaj pli poste, pro nebona farto kaj granda aĝo, honora prezidanto de ĈEL, konsilanto de la monata gazeto El Popola Ĉinio, membro de la komitato de UEA.

*"Juli-sepa Evento": Alinome Lugouqiao-evento, kiel komenco de la grandaskala agresa milito de la japana imperiismo al Ĉinio. Ekde junio de 1937, la agresa armeo de Japanio sinsekve faris provokecan operacon sudokcidente de Beiping (la nuna Pekino). Nokte de la 7-a de julio, pretekstante perdiĝon de soldato, la japana armeo postulis priserĉadon tra la urbo kaj retiriĝon de ĉina garnizono. La ĉina armeo donis justan rifuzon. Sekve la agresa armeo de Japanio bombardis tiun lokon kaj la ponton Lugouqiao. Influite de la nacisava movado gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, la garnizonanta 29-a trupo kuraĝe faris rezistan batalon. Jen la historie fama evento markanta komenciĝon ne nur de la agresa milito de Japanio, sed ankaǔ de la Kontraǔjapana Rezistomilito de Ĉinio.