• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-12 09:42:38    
Protektado al naci-popola tradicia kulturo

cri

Naci-popola tradicia kulturo estas kultura trezoro de la ĉina nacio pasigita de generacio al generacio, estas spirita riĉfonto kaj nacia radiko por disvolvi progreseman kulturon kaj estas interna movforto de ekzisto kaj disvolviĝo de la ĉina nacio.

Tamen, de la lastaj jaroj, sekve de akcelo de ekonomia konstruado kaj plifortiĝo de tutmondigo, sekve de renovigo de scienc-teknika rimedo kaj kultura komunikado, naci-popola tradicia kulturo suferas grandan detruadon kaj perdiĝon.

Nuntempe, kompare kun disvolviĝo de ekonomia konstruado kaj moderniga procezo, postiĝas protektado al naci-popola tradicia kulturo. Precipe influata de ekstera kulturo kaj ekstera vivmaniero, naci-popola tradicia kulturo de Ĉinio alfrontas grandegan defion. Ĉina kultura vicministro Zhou Heping maltrankvile diris en labora konferenco, "La diverseco, riĉeco kaj specialeco de la naci-popola kulturo de Ĉinio ĉiam estas atentataj de la mondo. Tamen tia kulturo fundamente estas produktaĵo de agrikultura socio. En la transforma periodo de tradicia agrikultura socio al moderna industria socio, la malnova vivmaniero estas rapide malaperanta pro rapidigo de industriigo kaj urbigo. Disvolviĝo de scienctekniko kaj altigo de produktivo unuflanke plibonigis materian vivon de la popolo, aliflanke diversskale detruis medion de la naci-popola kulturo. Ŝanĝiĝis iuj tradiciaj kutimoj kaj pli kaj pli perdiĝis multe da memoro pri kulturo."

Raporto "Diverskultura Planedo", farita de la internacia specialisto-grupo de unesko, trafe montras: "Kulturo detruita de alia kulturo, samkiel malapero de ekzistanta specio, estas malplezuriga." Manifestiĝo de detruado kaj perdiĝo de naci-popola kulturo estas kiel jene:

-----Detruado kaj malapero de naci-popola kulturo estas ege serioza. Iuj specialaj lingvoj, vortoj kaj kutimoj estas malaperantaj. Granda nombro da vilaĝoj kaj loĝkonstruaĵaro kun valoro de historio, scienco kaj kulturo estas detruita. Kulturaj heredaĵoj inkluzive de diversaj teknik-artoj, kutimoj kaj ceremonioj, dependantaj de buŝa inicado, estas senĉese malaperantaj. De la lastaj jaroj, tiaj popolaj teknikartoj pli kaj pli malaperas pro morto de maljunaj artistoj.

------Plejparte de nacipopola kulturo restas aŭ cirkulas en popolo, tamen pro manko de koncernaj politikoj, leĝoj, ekskluzivaj talentuloj, administraj rimedoj kaj mono, situacio pri malapero de nacipopola kultura riĉfonto de Ĉinio estas surpriza.

-------Granda nombro da tipaj objektoj kaj materialoj de nacipopola tradicia kulturo malfacile ricevas bonan protektadon. Troviĝas nesufiĉe da mono por protekti tian kulturon. Delonge, malofte troviĝas speciala asigno. Mankas esploristoj pri nacipopola tradicia kulturo.