• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-12 15:53:22    
Norvegia instruisto Birte Haugen en Tibeto

cri

Karaj retlegantoj, en Tibeta Universitato, altgrada universitato kun plej alta marnivelo en la mondo, troviĝas aroj da alilandaj instruistoj, kiuj longtempe faras instruadon ĉi tie. Ili venas el mondaj diversaj landoj, kiaj Usono, Kanado, Japanio kaj aliaj. Birte Haugen, kiu aĝas je 55 jaroj, estas unu el ili. Tamen ŝiaj lernantoj ne estas studentoj de la Tibeta Universitato, sed estas instruistoj de la universitato.

Antaŭ 11 jaroj, ĉina Tibeto kunlabore kun kvar norvegiaj universitatoj konstruis reton de universitata kunlaboro inter ĉina Tibeto kaj Norvegio. De tiam, en ĉiu jaro, kelkaj tibetaj famaj universitatoj kaj esploraj institutoj, ekzemple Tibeta Universitato, Tibeta Akademio de Sociologio kaj Scienco, Tibeta Instituto pri Agrikulturo kaj Bredado, sendas tibetajn instruistojn aŭ esplorantojn al Norvegio por plenumi kurson de magistro. Por tiuj tibetaj instruistoj, kiuj volas plenumi akademian rangon, ili devas unue trapasi kvalifikan ekzamenon, tiel ili kompetentas peti instruadon en norvegiaj universitatoj

Por helpi tiujn tibetajn instruistojn glate trapasi ekzamenon de nivelo de la angla lingvo kaj gvidi ilin al plenumo de petmaterialoj, antaŭ 4 jaroj, Birte Haugen, post akiro de magistra akademia rango pri eduko de diverseca kulturo en Oslo Universitata Instituto, venis al Tibeta Universitato.

"Mi okupiĝas pri reto de universitata kunlaboro inter ĉina Tibeto kaj Norvegio, kiu speciale liveras al tibetanoj. Post pli ol 10 jaroj depost praktiko de la programo, pli ol 30 tibetaj studentoj akiris magistran akademian rangon. Ĝenerale plejparto de tibetanoj bezonas 2 jarojn kaj duonan eĉ 3 jarojn por plenumi lernadon."

Komence en Tibeto, Birte Haugen ne akomodis solan vivon. Kvankam ŝia edzo vizitis ŝin dufoje en ĉiu jaro, tamen kiam ŝi sentis sin sola, ŝi ĉiam ludis gitaron kaj kantis por forpeli izolecon. Birte Haugen diris, ke nun ŝi ne plu bezonas ludon de gitar por forigi solecon.

"Komence estis malfacile por mi fari komunikon kun miaj familianoj. Komputilo ĉiam ne bone funkciis kaj mi ne povis surretiĝi en loĝejo. Nun estas pli oportune."

Kompreneble Birte Haugen ankoraŭ ŝatas ludi gitaron. Preskaŭ en ĉiu leciono, ŝi kaj ludas kaj faras instruadon de anglaj kantoj. Ŝi diris, ke kvankam labora kaj viva nivelo en Tibeto estas malpli avantaĝa kaj komforta kaj ŝi mem ofte trafis nostalgio, tamen ŝi jam iom ŝatas tiean simplan vivmanieron.

"Mia hejmo en Norvegio estas pli komforta. Tamen ĉi tie mia vivo fariĝis simpla kaj facila. Mi tedis bruadon en metropolo kaj sopiras simplan vivon. Antaŭe granda familio bezonas mian zorgon kaj nun sola vivo plaĉas al mi."

Lernantoj de Birte Haugen ŝatas ŝin kaj ŝatas ŝiajn lecionojn. Ĉar ŝi neniam postulis, ke ili mekanike parkeru vortojn, male ili ĉiam kondukas diskutadon interesan kaj leĝeran.

En la venonta jaro, Birte Haugen finos sian 4-jaran laboron en la Tibeta Universitato kaj revenos al sia hejmlando. Ŝi diris, ke kiam ŝi pensis pri tio, ŝi ĉiam estas konstraŭstara. Unuflanke ŝi volas reveni al hejmlando kiel eble plej frue, ŝiaj familianoj atendas ŝin kaj aliflanke ŝi ne volas forlasi Tibeton, ĉar ĉi tie troviĝas absorbataj neĝ-montoj, temploj kaj ŝia nerealigita sonĝo.

"Mi ege volas pli multe lerni la tibetan lingvon, tamen miaj lernantoj volas paroli per la angla lingvo kun mi, sed ne la ĉina lingvo aŭ la tibeta lingvo."

Birte Haugen diris, ke en iu tago, ŝi certe revenos al Tibeto kaj realigos sian sonĝon.