• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-13 17:48:41    
Ĉina filma muzeo malfermiĝis por eksponi centjaran proceson de ĉina filmo (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la 29-a de decembro en Pekino, solene malfermiĝis ĉina filma muzeo, kiu estas marka kultura instalaĵo por memori centjariĝon de naskiĝo de la ĉina filmo. Granda nombro da filmaj amatoroj veturis por fari viziton kaj tio fariĝis solena fenomeno de serio da aktivadoj celebraj al centjariĝo de naskiĝo de la ĉina filmo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Por memori centjariĝon de naskiĝo de la ĉina filmo, ĉina filma muzeo, kiu preparis je 3 jaroj por konstruado, malfermiĝis en la 29-a de decembro de 2005 kaj samtempe publikigis ekspozicion titolitan . En tiu tago, ĉinaj filmistoj, personoj el diversaj rondoj kaj filmaj amatoroj kolektiĝis. Urbestro de Pekino sinjoro Wang Qishan diris en la malferma ceremonio:

"La urbo Pekino kaj disvolviĝo de la ĉina filmo estas intime ligitaj unu kun la alia. En la jaro 1905 la unua filmo de Ĉinio naskiĝis en Pekino kaj tio malfermis historian paĝon de la ĉina filmo. Post cent jaroj, ĉina unua ŝtatnivela filma muzeo finkonstruiĝis en Pekino kaj tio refoje estigis densan signon en historio de disvolviĝo de la ĉina filmo. Ĉina filma muzeo fariĝos grava fenestro, per kiu oni eksponos kaj interŝanĝos ĉinan filman kulturon kaj prosperigos ĉinan filman aferon kaj samtempe la muzeo turnos brilan ĉapitron de disvolviĝo de muzeo."

La ĉina filma muzeo situas en nordorienta Pekino kaj ĝi kun konstrua areo je preskaŭ 40 miloj da kvadrataj metroj, estas filma muzeo kun plej granda konstrua skalo en la nuna mondo. La muzeo ŝajne estas nigra kvadrata skatolo. Oni diras, ke ĝi simbolas filman fotografilon kaj ankaŭ signifas kinejon.

La filma muzeo konsistas el 21 haloj kaj la ekspona areo estas preskaŭ dek miloj da kvadrataj metroj. La muzeo ĉefe eksponas atingon de la filma arto kaj havas funkciojn de ekspono, apreco, interfluo, scienca esploro kaj amuzo. Estro de Ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido sinjoro Wang Taihua diris:

"La ĉina filma muzeo liveros servon de delikata filma kulturo al popolanoj, per okazigo de diversspecaj aktivadoj de la filma kulturo, ĉiuflanke spegulos disvolvan procezon de la ĉina filmo kaj ĝia brila atingo en ĉiuj periodoj, manifestos gravajn filmojn kaj rolojn de ĉina filma historio kaj vivece eksponos filman sciencan mistikon. Tiel la muzeo ne nur povas efike protekti kaj vaste propagandi kulturan kaj historian fruktojn de la ĉina filmo, sed ankaŭ povas liveri pli vastan terenon por antaŭenpuŝi rapidan disvolviĝon de la ĉina filma kulturo kaj akceli ĉinan kaj internacian kulturan interfluon kaj kunlaboron."