La gubernio Libo situas en suda parto de la provinco Guizhou. Ĝi troviĝas en la centro de triangula turismejo, formita de la urboj Guilin, Guiyang kaj Kunming. Ĝia klimato apartenas al la subtropika zono. Do la plezuriga vetero nefrostas vintre kaj nevarmas somere. Pro tio la taŭga periodo por turismado estas longa.
La pejzaĝa regiono Zhangjiang areas je 273 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas formita de malgranda kaj granda pejzaĝejoj Qikong, ravino Shuichunhe, vilaĝa pejzaĵa grupo de Zhangjiang kaj aliaj famejoj. En la jaro 1994, ĝi estis publikigita de Ŝtata Konsilantaro kiel unu el la ĉefa pejzaĝa kaj vidindaĵa regiono.
La totala areo de arbara natura protektejo de Maolankarsto, inkluzive de malgranda pejzaĝo Qikong, estas 21 285 hektaroj kaj la arbkovra proporcio estas 88,54%. Ĝi estas la ununura arbarfiziologia sistemo kaj rara genejo de kreskaĵoj kaj nomata verta juvelo sur la zono de la tero.
90% loĝantoj en gubernio Libo ĉefe estas nacimalplimultaj, inkluzive de la nacieco Buyi, Shui, Miao kaj Yao. La nacieca kulturo estas profunda, homa vivo de diversaj naciecoj estas kolora. La situoj de iliaj vilaĝo, konstruaj stiloj de domoj, lingvoj kaj skriboj estas vidindaj kaj esplorindaj. Speciale la skribo de la nacieco Shui estas nomata la viva fosilio de kulturo de Dongba kaj estas tiel grava kiel la surskribaĵo sur la ostoj en antikva Ĉinio.
1 2 3
|