• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-14 20:20:31    
(foto)Insularo Xisha, mistera elizeo en sanĝo

cri

 

Insularo Xisha estas unu el la kvar plej grandaj insularoj de la sudmaraj insularoj de Ĉinio. Ĝi estas nomata silka vojo sur la maro. La akvo en la maro ĉirkaŭ Xisha-insularo estas tre pura, ĉar ĝi situas malproksime de la kontinento. La plej alta travidebleco estas 40 metroj. Koralaj rifoj longas kelkajn kilometrojn en la insularo. En la maro troviĝas diversaj marplantoj kaj fiŝoj kaj multaj marbirdoj loĝas en la insularo. En la lastaj jaroj, multaj turistoj komencis turismi al Xisha-insularo.

Rekomendataj Turismejoj

Insulo Yongxing

La insulo Yongxing estas la plej granda insulo de Xisha. Ĝi areas ĉirkaŭ du kvadratajn kilometrojn kaj havas specialan intertropikan pejzaĝon. En ĉiuj monato kiam la livera ŝipo atingas, loĝantoj sur la insulo havas du-tagajn libertempojn. Ili iras al la ŝipkajo elpreni viandojn, legomojn, poŝtaĵojn kaj aliajn aĵojn. La du tagoj estas la festo de la loĝantoj. La garnizonaj soldatoj ŝanĝas sin unufoje po du jaroj kaj la laboristoj ŝanĝas sin po duonjare. La vivakvo el la insulo estas purigita de pluvo kaj ĝi dividiĝas en trinkeblan akvon kaj lavan akvon.

Ekzistas flughaveno en la insulo kaj la aviadilo Boeing 737 povas ekflugi kaj surteriĝi tie. En la ŝipkajo oni  povas ankri ŝipon je 5 000 toneloj. La centra parto de la insulo estas Pekina Strato. Ĉi tie troviĝas banko, hospitalo, grenejo, poŝtejo, magazeno kaj kompanio de akvoproduktaĵo. La medio estas tre bela kaj pura.

Informeto: En la Pekina Strato troviĝas la plej suda poŝtejo de Ĉinio kaj la poŝtstampo tie estas tre valora. Pli bone plenume skribu leterojn en la ŝipo aliranta al Xisha-insularo kaj sendu la leterojn kiam vi atingas la insulon. Do en la venonta tago la livera ŝipo forportos la leterojn. Se vi perdus ĉi-fojan ŝipon, vi devus atendi nun monaton.

Ĝuu en Xisha-insularo

La plej plezuraj amuzoj en Xisha estas subakviĝo kaj fiŝado. Ĉar la maro en Xisha havas altan travideblecon, do subakviĝante vi povas vidi belegan pejzaĝon sur marfundo.

Turismaj Informoj: 1. Vi ne havas elektan rajton en Xisha, se vi volas loĝi en hotelo. Ĉar nur ekzistas unu akceptejo en la Pekina Strato . La akceptejo estas tri-etaĝa dometo, konsistas el 18 ĉambroj kaj povas akcepti 36 homojn ĉiu-foje. En ĉiu ĉambro troviĝas aparta necesejo, moskitvualo kaj ventumilo, sed ne havas telefon kaj klimatizilon.

2. La poŝtelefono ne havas signon en la insularo Xisha. Se vi volas komuniki kun aliaj, vi povas iri al la ununura poŝtejo de la insularo, aŭ telefoni per la karto IC. Vi ne povas trovi interretejon en ĝi.

3. Prenu multe da filmoj. Se vi ne estas la speciala fotografisto, kunporti la grandenhavan diĝitan fotilon estas la bona ideo. Estas ege bedaŭre se vi ne fotus ĉi tie.

4. Kunportu la medikamenton kontraŭ marmalsano. Pli bone prenu iujn fruktojn, ĉar en la insularo oni ne vendas fruktojn.