• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-16 10:08:42    
Iom pri ĉinaj filmaj steloj (foto)

cri

En la 30-aj jaroj kaj 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, samtempe kun senĉesa disvolviĝo de la ĉina filma afero, ankaŭ naskiĝis multaj filmaj steloj.

Karaj retlegantoj, nun vi aŭdis kanton de la filmo < Strateta Anĝelo> prezentitan de tiama fama filmstelulino Zhou Xuan. En 1934, Zhou Xuan famiĝis ludinte rolon de optimista kaj aminda kantisto Xiaohong en filmo kaj prezentinte kanton de la filmo. Zhou Xuan estas ĉina plej frua stelo. Dum sia tuta vivo, ŝi ludis rolojn en pli ol 40 filmoj kaj prezentis pli ol 100 filmajn ĉeftemojn kaj epizodojn. Ŝiaj sincera, pura kaj dolĉa vizaĝo sur scenejo kaj kantado ege plaĉas al spektantoj. Oni nomis ŝin "Ora Voĉo".

Ankaŭ fama filma stelulino Ruan Lingyu en sama epoko kun Zhou Xuan, havas eternan ĉarmon meze de ĉinaj spektantoj. Ruan Lingyu en filmo ludis rolon de prostituitino, kiu toleris humiliĝon por nutri infanon. Ŝia prezento estis delikata kaj subtila kaj la filmo estis rigardata kiel pinto de epoko de ĉina silenta filmo. Bedaŭrinde Ruan Lingyu ankoraŭ ne plene disvolvis sian prezentan talenton kaj suicidis kiam ŝi estis 25-jara. Ĝis nun Ruan Lingyu ankoraŭ estas rememorata de ĉinaj filmaj amatoroj kaj ŝia sperto kelkfoje estis redaktata al filmoj kaj televidaj filmoj.

Ĉinaj filmoj en la frua periodo de 1905 ĝis 1949, okupas ege gravan pozicion en la ĉina filma historio kaj havas vastan influon en mondaj diversaj lokoj. Profesoro Cheng Jihua, kiu okupiĝas pri esplorado de la filma historio je pli ol 40 jaroj, faris instruadon pri la ĉina filma historio en pluraj usonaj universitatoj. Li diris:

"Respektive en 1983, 1986 kaj 1989, mi trifoje venis al Usono por fari instruadon. Antaŭaj 2 instruadoj okazis en arta instituto de Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso. Studentoj venis el Usono, Britio, Hindio, Japanio kaj Malajzio. Ni faris instruadon per projekciado de ĉinaj filmoj. Ili tre interesiĝis pri tio kaj donis altan takson al ĉinaj filmoj. Ili opiniis, ke kompare kun samtempaj mondaj filmoj, ankaŭ ĉinaj filmoj en frua periodo estas bonaj."

Li diris, ke ĉina filmo de naskiĝo manifestas movforton kun rapida disvolviĝo kaj post 10 jaroj post ĝia naskiĝo, ĉina filmo kaptis mondan tendencon. Esploro pri ĉinaj filmoj en la frua periodo utilas al esploro de monda filma disvolva historio, tial ĉinaj filmoj en la frua periodo estas atentataj de pluraj specialistoj kaj talentuloj.