• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-16 17:07:24    
Ĝenerala juĝisto de kazo de Saddam Hussein eksiĝis pro dubo pri la justeco de la juĝado

cri

En la 15-a de januaro, iraka Altranga Tribunalo, kiu respondecas juĝi la kazon de iraka eksaprezidento Saddam Hussein, pruvis, ke la ĝenerala juĝisto de la Altranga Tribunalo Rizgar Amin jam prezentis abdikan petskribon en la pasinta semajno pro persona kialo. Analizistoj opinias, ke la eksiĝo de Rizgar Amin estas farita sub la premo de iraka transira registaro.

Islamanoj de ŝiaismo kaj homoj de Kurdo, kiuj regas la potencon post la iraka milito, suferis longtempan subpremon kaj persekuton. Post kiam Saddam Hussein estis arestita de usonaj soldatoj, ili postulas severe puni lin. Kvankam Rizgar Amin, la ĝenerala juĝisto de la Altranga Tribunalo estas homo de Kurdo, tamen juĝinte Saddam Hussin kaj aliajn akuzitojn, li elmontris surprizan paciencon kaj ĝentilecon, kelkfoje lasis Saddam fari longtempan sindefendan parolon kaj nezorgis la atakon de Saddam al la tribunalo. Rizgar Amin persiste opinias, ke estas necese doni sindefendan ŝancon al akuzitoj por garantii la justecon de la juĝado. Ja pro tio la gvidanto de ŝiaismo en la transira registaro kritikis Rizgar Amin, ke li estas tre malforta kaj spertmanka. Kvankam kelkfoje li juĝis Saddam, tamen la murdo en la vilaĝo Dujail, kies atesto estas facile trovita kaj juĝita, tamen la murdo ankoraŭ ne plenumiĝis. Tio ege elrevigas ilin. Farante la decidon de eksiĝo, Rizgar Amin diris al siaj kolegoj, ke li kaj la Altranga Tribunalo jam lacas pro la subpremo de iraka transira registaro.

Rizgar Amin naskiĝis en la jaro 1957 en la urbo Sulaimaniya, nordparto de Irako. En la jaro 1980, li diplomiĝis el la Bagdada Jura Instituto kaj sekve laboris en sia hejmloko kiel la oficisto de leĝa enketado. Ekde la jaro 1993, Rizgar Amin okupiĝis kiel altranga oficisto en iraka justica ministerio kaj tiam la regiono Kurd jam sendependiĝis. En la jaro 2004 li partoprenis en la speciala juĝejo, kiu respondecas pri la kazo de Saddam Hussein.

Laŭ informo, la eksiĝo de Rizgar Amin ne influos la juĝan procezon al Saddam Hussein kaj aliaj altoficistoj de la eksregistaro de Irako. En la 15-a de januaro, iraka Altranga Tribunalo esprimis, ke se la abdika petskribo de Rizgar Amin estus akceptita, iu subite anstataŭos lin labori kiel la ĝenerala juĝisto kaj tio ne influos la juĝadon. En la 24-a de januaro, la tribunalo sin malfermos laŭ la plano. Samtage la Altranga Tribunalo publikigis deklaron, ke la tribunalo ankoraŭ ne akceptis la eksiĝan peton de Rizgar Amin. Ili interkontaktas kun Rizgar Amin kaj provas persvadi lin reporti la abdikan petskribon. Sed en la 15-a de januaro, intervjuate de usona amaskomunikilo, Khalil al-Duleimi, la ĉefa defenda advokato de Saddam Hussein esprimis, ke la homa ŝanĝo de la Altranga Tribunalo ne ŝanĝos la fakton pri la laŭleĝeco sub la okupacio de alia lando. Laŭ informo, en la 24-a de januaro, Rizgar Amin ankoraŭ prezidos la juĝadon de Saddam Hussein kaj deklaros la kialon pri sia eksiĝo.