• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-17 09:57:29    
Serĉado al perdita spirita ĝardeno

cri

Vasta atento de la internacia socio al la homara kultura heredaĵo konsciigis pli kaj pli da homoj, ke protektado al diverseco de nacipopola tradicia kulturo fakte estas protektado al origino kaj daŭrigebleco de nacia disvolviĝo.

Hodiaŭ ni troviĝas en grava, hitorie turna periodo. Revolucio de kultura disvastiga modelo kaj disvolviĝo de kultura industriigo mallongigis distancon inter scia modelo kaj alia scia modelo, inter kultura tradicio kaj alia tradicia kulturo, relative ŝanĝis spacon de loĝado kaj tempon de informa disvastigo, tial terglobo fariĝis alisignife "vilaĝo".

Komence de la kuranta jaro, ĉina Kultura Ministerio kune kun koncernaj organizoj starigis "protekta projekto al ĉina naci-popola tradicia kulturo." La projekto planas per 17-jara konstruado fundamente establi relative kompletan protektan sistemon al nacipopola kulturo, formi en la tuta socio protektan konscion al la nacipopola kulturo, tial elita nacipopola kulturo de Ĉinio gajnos efikan protektadon kaj realiĝos sciencigo, reguligo, leĝigo kaj retigo de la protektado al nacipopola kulturo. Nuntempe, la projekto fundamente difinis la unuajn 10 provpunktojn de protektado al la ĉina nacipopola kulturo.

Kultura leviĝo estas parto de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio. Zhang Haiyang, profesoro el Centra Nacia Universitato, emfazis: "Okcidenta regiono, naciminoritatoj, loka scio kaj tradicia kulturo fariĝos grava riĉfonto kaj movforto de ĉina reformado kaj malfermo kaj socia disvolviĝo en la estonteco." Li opiniis, ke Ĉinio, kun abunda ekonomio, civilizita politiko, malferma socio kaj pluraj kulturoj, pli bezonos establi platformon por interkompreniĝo, interfluo kaj dialogo inter diversaj kulturoj kaj inter grupoj. Tio estas postulo de enlanda nacia solidareco, civitana agnosko kaj socia stabiligo. Tio ankaŭ estas postulo por alkutimiĝi al tutmondiga procezo kaj modern-monda sistemo.

Aŭguste de 2002, "Leĝo de Ĉina Popola Respubliko Pri Protektado al Nacipopola Tradicia Kulturo" venis de Kultura Ministerio al Komitato pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Higieno sub la Tutlanda Popola Kongreso. La komitato surbaze de tio intense disvolvas laboron pri leĝdono kaj skizado. La leĝdono ĉefe enlistigos nematerian kulturan heredaĵon al proteka tereno de leĝo kaj liveros leĝan sistemon kaj garantion al protektado de elita nacipopola tradicia kultura heredaĵo. Tio havas gravan signifon por heredi kaj disvastigi elitan kulturan tradicion de la ĉina nacio, kaj por akceli konstruadon de la solialisma materia civilizacio kaj spirita civilizacio.