• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-17 20:11:50    
Ĉiam pliboniĝanta vivo de ĉinaj kamparanoj

cri
Ĉinio estas granda agrikultura lando, el ties 1,3 miliardo da loĝantoj estas 800 milionoj da kamparanoj. El ili multaj vivas ne tiel bone kiel urbanoj. Transformi la situacion fariĝis grava laboro de diversnivelaj registaroj de Ĉinio kaj la problemo atentata de la tuta ĉina socio en la lastaj jaroj. Kiujn rimedojn prenis diversnivelaj registaroj por solvi la problemon kaj kiujn efikojn ili akiris en la ĵus pasinta jaro? Ni tion konigu pere de travivaĵoj de kelkaj kamparanoj de la provinco Henan, centra Ĉinio.

Dalian estas bela ĉemara urbo de la provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio. Kamparano Luo Chuanyuan venis tien de la provinco Henan antaŭ kelkaj jaroj. Li laboris en iu konstruejo. Ege malfeliĉe iu armaturaĵo rompis al li la dekstran kruron. Li akceptis amputan operacion. Lia dunganto ne volis pagi la operacion kaj aliajn kostojn, do lia familio, jam ege malriĉa, sin trovis sur rando de abismo. Luo Chuanyuan sin turnis al sindikato. Li rememoris la aferon:

"Apogante min sur mia propra forto mi absolute ne povis solvi la problemon. Organizo estas pli forta ol individuo. Do mi min turnis al sindikato kaj petis ĝian helpon. En malpli ol unu monato la problemo estis solvita. Mi ricevis kompensan monsumon de pli ol 60 miloj da juanoj de renminbi, inkluzive de la kuraca pago."

Antaŭ nelonge nia raportisto intervidiĝis kun Luo Chuanyuan en lia hejmvilaĝo. Li jam havas kruran protezon. En renovigita domo li pasigas la novan vivon. Escepte de la enspezo de grena kaj frukta kulturado kaj porka nutrado, li ricevas subvencion de dekoj da juanoj de renminbi ĉiumonate.

La sindikato, kiu helpis Luo Chuanyuan solvi la malfacilan problemon, estas fondita de la registaro de lia hejmgubernio Xinxian speciale por helpi elirintajn kamparanojn protekti la rajtojn kaj interesojn. En pli ol unu jaro, sole en la urbo Dalian, la sindikato jam solvis pli ol 30 laborakcidentajn kazojn kaj garantiis justecon al la vunditaj kamparanoj.

Kun rapidigo de urbiga procezo de Ĉinio, la kamparanoj, irintaj el la kamparo kaj laborantaj en urboj, kia Luo Chuanyuan, jam nombriĝis je 120 milionoj da homoj. En urboj ilin probable trafis laborakcidento aŭ nepago de salajro. Por solvi la problemon, en la lastaj du jaroj la ĉina Ŝtata Konsilantaro donis specialan dokumenton, ankaŭ la provincaj kaj urbaj registaroj fondis fakon por gvidi la laboron. Sinjoro Yin Jiaqi, samvilaĝano de Luo Chuanyuan, laboranta en la urbo Dalian, rakontis sian travivaĵon:

"Ni kamparanaj laboristoj, sin okupantaj pri translokigo, monate ricevas salajron de 1 800 juanoj de renminbi. Dum la antaŭa duono de la lasta jaro mi laboris en iu biena ekspluata kompanio, la entreprenanto ĉiam ŝuldis mian salajron. Leginte la leĝan artikolon de la centra registaro rilate al ŝuldo de salajro de kamparanaj laboristoj, mi raportis mian problemon al la kontrola fako por garantii laborulajn rajtojn. La fako ekzamenis la problemon, sekve mi ricevis mian salajron. Tiuflanka laboro estas bone farata en Dalian."