• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-17 20:41:44    
Vojaĝo al urbo Zunyi

cri
La urbo Zunyi situas en la norda parto de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Tie estas hejmloko de la ĉina fama brando nomata Maotai. Zunyi estas honorita de ĉinoj kiel "Fama Urbo de Drinkaĵa Kulturo". Nun ni kune vojaĝu tien por konatiĝi kun la urbo kaj gustumi la brandon.

Je mencio de la ĉina drinkaĵa kulturo, ĝenerale oni ekpensas pri la brando Maotai. En la jaro 1915, Maotai gajnis la oran premion en la Panama Internacia Foiro, kaj de tiam ĝi, kune kun la skotlanda viskio kaj la franca konjako, estas nomataj kiel la tri famaj distilitaj drinkaĵoj de la mondo, kaj Maotai estas rigardata kiel la nacia drankaĵo de Ĉinio.

La produktejo de Maotai troviĝas en la sam-noma urbeto Maotai apud la urbo Zunyi. Tie ŝvebas aroma odoro de la brando, kaj ekzistas pli ol 500 farejoj de la brando. En la urbeto Maotai, la du lokoj estas aparte vizitindaj, t.e. farejo de la brando Maotai kaj la Muzeo de Ĉina Drinkaĵa Kulturo.

Unue ni parolu pri la farejo de la brando Maotai. S-ro Qiao Hong, ĝenerala direktoro de la farejo de Maotai, konigis, ke la farejo havas la longan historion, kaj la fajna distila teknologio kaj la loka eksterordinara medio kune kreis la eminentan kvaliton de la brando Maotai. Li diris:

"La urbeto Maotai sin trovas en la tre karakteriza medio, kaj pro la eksterordinara geografia medio naskiĝis ĉi tie tre vigla mikroba amaso taŭga al dislitado de bonkvalitaj drinkaĵoj. Ĉi-tieaj topografiaĵo, akvo, grundaj elementoj, vent-direkto, temperaturo kaj humideco ĉiuj taŭgas al kreskado de mikroboj."

Ĝuste kiel diris ĝenerala direktoro Qiao Hong, la granda renomo kaj mirindeco de la brando Maotai plejparte devenis de la natur-dotitaj geografiaj kondiĉoj de tiu loko. La urbeto estas kvarflanke ĉirkaŭata de verdaj montoj, sin banas en la freŝa aero, sen polucia fonto. En tia medio, oni zorgeme produktas la brandon Maotai, per la scienca teknologio, multfoja natura fermentado, alt-temperatura distilado kaj longa rezervado.

Ĉinoj tre ŝatas la brandon Maotai, ĉar ĝi ne estas pika al la gorĝo, nek kaŭzas kapturniĝon kaj soifon post drinkado. Nuntempe, ankaŭ en Japanio, Usono, Aŭstralio kaj aliaj pli ol 60 landoj kaj regionoj aĉeteblas la brando Maotai. En la urbeto Maotai, oni povas viziti la tradician distilan teknologion kaj aĉeti tiun brandon.