• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 15:16:04    
Miaj impresoj pri la 78-a kongreso de SAT en Zagrebo

cri
Karaj aŭskultantoj, la oficiala organo de SAT "Sennaciulo" raportis pri la 78-a Kongreso de SAT en Zagrebo. La kongreso okazis de la 2-a ĝis la 9-a de julio 2005. Interalie, presiĝis artikolo verkita de sinjoro Tereza Sabatier sub la titolo: Miaj impresoj pri la 78-a kongreso de SAT en Zagrebo. Nun ni konigu al vi la artikolon.
La aŭtoro diras en la artikolo:
Mi ne ĉiam povis tion fari, sed tiun jaron mi partoprenis la kongreson de SAT en Zagrebo. Antaŭvidiĝis tre intima renkontiĝo, pro malmulta partoprenado kaj tio maltrankviligis nin. Certe multaj kialoj influis, inter kiuj eble la jubileo de la Unua UK de Bulonjo ĉe Maro en Francio 1905-a. …
Fakte ĝi estis intima kaj ege agrabla kaj interesa. La kongresejo situis en granda malnova parko de eksaj pioniroj kie estas dissemitaj tranoktejoj en verdaĵoj kaj trankvileco. …
Ĉe la supro de la parko, je la ĉefa enirejo situis la restoracio en kiu ni estis bone pritraktataj per tute bongustaj kaj freŝaj manĝoj. La manĝotempo ebligis daŭrigi la interŝanĝojn kaj plibone interkonatiĝi laŭbezone. Du aŭtobusoj ebligis facile atingi Zagrebon.

La tri ekskursoj (du duontagaj kaj unu tuttaga) bone disvolviĝis kaj plie profitis la indulgon de la ĉielo kiun Satanoj ne povus tiom esperi. Pluvis, tondris kiam ni laboris kaj sunis, varmis kiam ni promenis! Vidu, ĉu ne perfekte! En pluraj lokoj, ni estis akceptitaj de la urbestro. Tio estas agrabla maniero propagandi kaj por Esperanto, kaj por la celoj de SAT, trinkante sukojn aŭ bieron.

Adiaŭa vespero
Ĵaŭdon, post la koncerto, antaŭ tranoktado, Marija petole anoncis "Jen, morgaŭ la scenejo estos je via dispono!"
La sekvanta tago estis plena de laboro, kiel la finpritraktado de la Deklaracio kaj de la Gvidrezolucio, kiuj malebligis cerbumi pri io alia.

Mi konservas agrablan senton pri tiu kongreso kaj esperas ke la venonta en Beogrado arigos pli multe da homoj. La informoj kiujn donis al ni Tereza Kapista aperis tre allogaj. La 79-a SAT-kongreso okazos do de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto en Beogrado. Vi povas jam nun aliĝi.