• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 15:23:30    
Povilas JEGOROVAS raportas

cri
La 15-an de novembro, 2005, ambasadorino de Belgio en Litovio s-ino Marie-Louise VANHERK, kiu estas esperantistino, en Radisson SAS Astorija Hotel en Vilnius aranĝis solenan akcepton okaze de Reĝa Tago kaj la 175-a datreveno ekde fondiĝo de Belga ŝtato. Inter ĉirkaŭ 200 invititoj akcepton partoprenis esperantistoj Povilas JEGOROVAS, Algimantas PILIPONIS, Angelina LIAUDANSKIENE, Arunas BLIUDZIUS, Jonas PONISKAITIS. En neformala amika etoso kun diversaj litovaj gravuloj estis pridiskutitaj diversaj aktualaj demandoj de litova Esperanto-movado. Multfoje oni povis aŭdi diversajn laŭdajn vortojn pri ĉi-jare okazinta jubilea la 90-a UK en Vilnius.
Povilas JEGOROVAS raportas
________________________________________________________________
Litova Esperanto-Asocio
La 12-an de Novembro, 2005 en Kaunas, en sidejo de Litova Esperanto-Asocio okazis ĝia vica Estrarkunsido. Krom estraranoj, al la kunsido estis invititaj membroj de Revizia komisiono, redakcianoj de "Litova stelo", gvidantoj de Litovia esperantista junulara ligo, gvidantoj de Esperanto-kluboj, membroj de Loka Kongresa Komitato de la 90-a UK, helpantoj dum la UK. Estis priparolitaj 32 aktualaj demandoj de la agado de Litova Esperanto-Asocio - la 90-a UK, la 4-a Nitobe-simpozio, infana kongreseto, internacia blindula kongreso, la 38-a ILEI-konferenco, 41-a BET en Riga, 61-a IJK en Zakopane, aranĝo en Bulonjo por mencii 100-jariĝon de UK-oj, interlingvistika konferenco en Tartu, aliaj internaciaj aranĝoj en Pollando, Germanio, Hungario, Ukrainio, Francio k.s., kie partoprenis litovaj esperantistoj. Ankaŭ temis pri ejoj por Vilniusa reprezentejo de Litova Esperanto-Asocio, pri eldona agado de Litova Esperanto-Asocio, pri kunlaboro kun Litovia nacia UNESCO-komisiono, pri abonado de E-revuoj kaj gazetoj por 2006, pri instruado de Esperanto en kursoj, pri agado de E-Domo en Kaunas, pri partopreno de Litova Esperanto-Asocio en librofoiroj, pri partopreno de litovaj esperantistoj en sciencaj konferencoj, pri informado pri Esperanto en litova gazetaro, pri informado pri agado de litovaj esperantistoj en eksterlanda E-gazetaro, pri tradiciaj aranĝoj de litovaj esperantistoj, pri financa stato de Litova Esperanto-Asocio, pri retejo de Litova Esperanto-Asocio, pri agado de Esperanto-kluboj de Litovio, pri agado de Litovia esperantista junulara ligo, pri agado de Vilniusa filio de LEA, pri partopreno de litovaj esperantistoj en sekvontjaraj UK en Florenco, IJK en Bosnio, SAT-kongreso en Serbio, BET-42 en Estonio k.s. Estis informite pri preparlaboroj por la vica 41-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj Zamenhof-Tagoj-2005. Estis decidite eldoni libron en litova lingvo kaj en Esperanto pri la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Vilnius. Char Petras CELIAUSKAS pro sanstato ekde 2006 ne plu povos redakti "Litovan stelon", Estraro decidis nomumi por 2006 novan redaktoron de "Litova stelo" - li estos Vytautas SILAS el Vilnius. Dum la Estrarkunsido estis gratulita kaj aplaŭdita nova Honora Membro de UEA Telesforas LUKOSEVICIUS. Estis priparolitaj ankaŭ aliaj aktualaj demandoj de la agado de litovaj esperantistoj.