• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 16:05:04    
Germana diplomatia politiko estas pli ekvilibra kaj praktikema

cri

En la komenco de la nova jaro, germana ĉefministro Angela Merkel faris viziton al la 2 grandaj landoj de la mondo, Usono kaj Rusio, respektive en la 12-a kaj 16-a de januaro. Per tio Angela Merkel montris, ke ŝi nek tro "inkliniĝas al Usono", nek tro "disiĝas de Rusio". Tio ankaŭ manifestas, ke la nova registaro de Germanio prenas pli ekvilibran kaj praktikeman diplomatian politikon en la internaciaj aferoj.

Kiel gvidanto de la germana dekstrula Kristana Demokratia Unio, Angela Merkel ĉiam tenas la starpunkton inklinan al Usono kaj plurfoje publike kritikis la pri-usonan politikon de la registaro de Gerhard Schroeder. Precipe dum la iraka milito, kiel gvidanto de reganta partio, Angela Merkel riproĉis, ke la politiko de la registaro de Gerhard Schroeder al Usono detruis la rilatojn inter Germanio kaj Usono kaj damaĝis la interesojn de Germanio. Post kiam la Kristana Demokratia Unio gajnis venkon en la ĝenerala elektado okazinta en la pasinta jaro, la publika opinio ĝenerale antaŭjuĝis, ke post sia enposteniĝo Angela Merkel ŝanĝos la starpunkton de Gerhard Schroeder pri "inkliniĝo al Rusio kaj disiĝo de Usono" kaj prenos la starpunkton pri "inkliniĝo al Usono kaj disiĝo de Rusio".

De la nuna reala cirkonstanco, oni vidas, ke la antaŭjuĝo de la publika opinio estas certagrade prava, tamen ne tute.

En la 12-a de januaro, Angela Merkel atingis Vaŝingtonon kaj komencis sian unuafojan viziton al Usono post sia enposteniĝo kiel germana ĉefministro. En la 13-a de januaro, usona prezidento Bush kaj Angela Merkel faris interparolon dum 45 minutoj. En la raportista akcepto okazinta post la interparolo, Bush diris, ke Germanio estas "grava alianca lando" de Usono, kaj esprimis sian esperon disvolvi kunlaboradon kun la nova registaro de Germanio gvidata de Angela Merkel. Angela Merkel esprimis, ke la duflanka interparolo estis malkaŝema kaj sincera kaj malfermis "novan ĉapitron" por la rilatoj inter Germanio kaj Usono. Laŭ la publika opinio, ĉi-foja vizito de Angela Merkel plibonigis kaj plifortigis la rilatojn inter Germanio kaj Usono malpli bonajn post la 2-a Mond-milito pro la registaro de Gerhard Schroeder. Tamen oni ankaŭ rimarkis, ke dum sia restado en Usono, Angela Merkel malkaŝeme elmetis kritikojn al kelkaj politikoj de Usono kaj plurfoje menciis la diverĝojn inter Germanio kaj Usono rilate la internacian kontraŭterorisman batalon kaj aliajn problemojn. Tio montras, ke kvankam la nova registaro de Germanio alte atentas la rilatojn kun Usono, tamen ĝi ankaŭ havas sian sendependecon diplomatie.

En la 16-a de januaro Angela Merkel vizitis ankaŭ Rusion. Tio estas ŝia unuafoja vizito al Rusio, tamen la vizito daŭris tre mallonge, nur 6 horojn, inter kiuj ŝia interparolo kun prezidento Putin okupis jam 3 horojn. Post sia interparolo kun Putin, Angela Merkel esprimis, ke Germanio planas plifortigi "strategiajn partnerajn rilatojn" kun Rusio en pli vastaj kampoj. Tiu ĉi esprimo manifestas, ke la germana nova registaro jam malaltigis la rilatojn inter Germanio kaj Rusio de la antaŭaj "intimaj amikoj" al la nunaj "strategiaj partneroj".

La vizito de Angela Merkel al Usono kaj Rusio elmontris la karakteron de "praktikemo". Germanio klopodas por trovi ekvilibron inter grandaj landoj.