• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 18:53:20    
Okupita pekina superbazaro pri taiwan-aj trajtaj manĝaĵoj

cri
Baldaŭ venos la ĉina tradicia festo, Printempa Festo, biletoj de ĉartita aviadilo de taiwan-aj komercistoj ĉe Printempa Festo, kaj la superbazaro de taiwan-a komercisto Wu Cilong pri taiwan-aj trajtaj manĝaĵoj en Pekino estas pli okupita. Li speciale enkondukis pli ol 300 specojn da taiwan-aj produktoj por Printempa Festo, ĉi tiuj produktoj altiris venon de taiwan-aj amikoj, ankaŭ sciaman rigardon de pekinanoj.

Ĉi tiu superbazaro troviĝas en la pekina distrikto Fengtai, kvankam la areo ne estas granda, tamen abundaj taiwan-aj trajtaj manĝaĵoj estas okulfrapaj.

Por Printempa Festo en la kuranta jaro, sinjoro Wu Cilong enkondukis pli ol 300 specojn da taiwan-aj produktoj, oni povas laŭ propra ŝato elekti produktojn, poste la bazaro respondecas pri pakumo.

Sinjoro Wu Cilong esprimis, ke nun ne nur taiwan-anoj aĉetis produktojn el Taiwan, sed ankaŭ pli kaj pli multaj pekinanoj aĉetis taiwan-ajn produktojn.

Parolante pri la negoco de taiwan-aj trajtaj produktoj, Wu Cilong diris, ke li jam strebas en Pekino pli ol dek jarojn, komence li faris la negocon de muropapero, servis kiel agento de taiwan-a trinkaĵo, sed ĉi tiuj negocoj estia ne bonaj.

En 2004, li revenis hejmen, iu taiwan-a amiko, kiu same laboras en Pekino, petis lin nepre alporti taiwan-aj trajtajn produktojn, ĉi tiu afero tuŝis lin, ankaŭ pro la afero naskiĝis la superbazaro 'Moderna Familio'.

Homoj ekster la naskoloko ofte esperas manĝi hejmajn produktojn. Sinjoro Wu Cilong diris: "Nun en Pekino troviĝas pli kaj pli multaj taiwan-anoj, se ili povas manĝi hejmajn produktojn en Pekino, tio estas tre bona. Tial, mi malfermis la superbazaron kaj enkondukis taiwan-aj trajtajn produktojn."

Laŭ statistiko, ĝis 2004 Pekino jam sankciis pli ol 2 240 entreprenojn de taiwan-a kapitalo kaj kapitalo en kontrakto el Taiwan jam atingis 3,9 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la nombro de taiwan-aj samlandanoj, kiuj laboras kaj lernas en Pekino, estas granda.

Pro la aparta rigardo, kvankam la superbazaro estis malfermita nur malpli ol 2 jarojn, tamen ĝi jam estas la plej granda superbazaro kun plej plenaj taiwan-aj trajtaj produktoj en Pekino, en la supera magazeno troviĝas preskaŭ 3 000 specoj de produktoj. Por garantii la kvaliton de enkondukitaj produktoj, sinjoro Wu Cilong povas persone manĝi ĉiujn specojn, li diris: "Mi kreskas manĝante la produktojn, per persona gustumo mi sciis ĉu la gusto estas ĝusta."

Nun, gastoj nur vizitas la retan stacion kaj skribas mendilon, aŭ telefonas al la superbazaro, la superbazaro senpage transportas produktojn al gastoj.

En la kuranta jaro, sinjoro Wu Cilong ne revenos hejmen, vidante taiwan-ajn samlandanojn sinsekve reveni, li havas komercan idealon. Li enkondukis amason da bonkvalitaj ginsengoj kaj junaj cervokornoj el ĉina nordoriento. Sinjoro Wu Cilong diris: "Iuj taiwan-aj komercistoj esperas alporti trajtajn produktojn de la ĉeftero hejmen kaj donaci ilin al amikoj kaj familianoj, ĉi tiuj estas pretaj por ili."