• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 20:13:49    
Ĉina servado

cri
Nun servado jam estas la grava altira forto en ekonomia disvolvo. En iuj evoluintaj landoj, la kreska valoro de la servado okupis pli ol 60% de ĝia totala enlanda produktovaloro. En lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la ĉina servado, karaj aŭskultantoj, hodiaŭ en nia programereto ni babilos pri la ĉina servado, bonvole aŭskultu!

Unu el la plej ĝojigaj aferoj de sinjorino Li Hui, kiu laboras en la ĉina suda urbo Shenzhen, estas, ke ŝi povas ĝui bongustajn manĝaĵojn post kiam ŝi faris mendon sur reta stacio.

"En feiro en hejmo, mi volas nek manĝi ekstere nek persone fari manĝaĵojn. Aŭdinte, ke oni povas mendi manĝaĵojn sur reta stacio, mi faris serĉon, trovis, ke mi povas trovi koncernan restoracion post skribo de nomo de manĝaĵoj. Estas tre tre oportune!"

Sinjorino Li Hui diris, ke antaŭe ŝi sciis nur mendi manĝaĵon per telefonado. Kvankam per telefonado ŝi povas mendi manĝaĵojn, tamen ĉi tiu maniero estas maloportuna. Per reta stacio, ŝi ne nur trovis la adreson de restoracioj, sed ankaŭ povas ĉiuflanke kompreni manĝkarton, prezon, pokapan konsumon kaj rabaton. Post komparo, puŝinte la musan sagpinton al elektita plando, ŝi bezonas nurioman atendon en la hejmo.

Sekve de senĉesa altiĝo de la enspeza nivelo de ĉinoj, homoj bezonas pli kaj pli multajn enhavojn liveratajn de la socio en flankoj de vesto, manĝo, loĝo kaj veturo, kaj la senĉesa pliiĝa bezono akcelis la ĉinan servadon.

La disvolvo de servado ne nur alportis oportunon al ĉinoj, sed ankaŭ akcelis produktadon kaj administradon de ĉinaj entreprenoj. Ekzemple, varmiĝo de ĉena administrado, loĝistika transportado, elektronika komerco kaj aliaj novaj servaj manieroj ludis pozitivan akcelan rolon al produktokosta malpliiĝo de produktaj entreprenoj, altigo de administra efiko de komercaj entreprenoj kaj plibonigo de serva maniero de financaj entreprenoj.

La grupo Xiaotian'e estas ĉina granda entrepreno pri familiaj elektroaparatoj, ĝia jara venda kvanto preskaŭ estas 4 milionoj. Antaŭe, depende ĉefe de propraj transportaj grupoj ili transportis produktojn al diversaj lokoj, tial la transporta kosto estas multa kaj la interezo estis grande influata.

En 2001, la grupo Xiaotian'e kune kun alia entrepreno pri familiaj elektroaparatoj kaj loĝistika entrepreno establis ĉinan unuan specialan loĝistikan korporacion pri familiaj elektroaparatoj. Tial, la transporta kosto estas reduktita, ankaŭ transporta efiko kaj intereza spaco estas altigita.

Vicĝenerala direktoro de Xiaotian'e sinjoro Xu Yuan sciigis raportiston, ke nun ili ŝparis loĝistikan koston je 37%. Pro tio unujare la korporacio gajnis enspezon je kelkdek milionoj da juanoj de renminbi. Estas pli ĝojige, ke kiel akciulo de la loĝistika korporacio, ĉiujare ili povas akiri repagon.

"Kiel akciulo, ĉiujare ni povas akiri repagon je 15% ĝis 20%. Ni ne nur reduktis koston, sed ankaŭ ĝuis partan interezon, ĉi tiu maniero estas pli bona ol la antaŭa maniero, ke mi persone faris loĝistikon."

Laŭ statistiko, ĝis la lasta septembro, la kreska valoro de la ĉina loĝistiko superis 680 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 14% ol tiu de la sama periodo en 2004, kaj okupis 21% de la tuta kreska valoro de la servado en la sama periodo.