• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-19 08:16:05    
"Formiko Sablo-amasiga"

CRI
En la jaro 1928, granda filozofo Feng Youlan ricevis el sia edzino in-seksan infaneton kaj tuj donis al ĝi la nomon Feng Zongpu (Klana Jaspo). Post 10 jaroj, en batala fajro, Zongpu sekvis la familion al la suda urbo Kunming. Sekve ŝi pasigis 8 jarojn en la Sudokcidenta Unia Universitato, en kiu ŝia patro donis profesore filozofiajn lecionojn. En la infaneco kaj knabineco ŝi, ege malsanema, trafis diversajn operaciojn, pro tio ŝi ĝuis la moknomon "Miltranĉita". Malgraǔ tio ŝi lernis verkadon. En 1957, "Renmin Wenxue" (Popola Literaturo) publikigis en sia julia numero ŝian novelon titolitan "Ormosio", kies Esperantan tradukon "Ruĝaj Ormosiaj Grajnoj" vi povas legi en "Ĉina Antologio" (1949—1979). Temas pri am-tragedio inter gestudentoj antaǔvespere de la liberigo de Pekino. Ĝi tuj vekis fortan atenton tiel de literaturista rondo, kiel ankaǔ de vasta amaso de legantoj kaj per freŝa kaj ĉarma lingvaĵo kaj per nobla spirito de la geherooj pri tio, ke revoluciaj interesoj ĉion superas. Ekde printempo de 1985 ĝis vintro de 1987, Zongpu sidadis super "Pri Marŝado al Sudo", la 1-a volumo de romano titolita "Sovaĝa Kalabaso" kaj temanta pri vivo kaj bataloj de ĉinaj intelektuloj en la epoko de Kontraǔjapana Rezistomilito. Post 6 jaroj (1973), ŝia patro forpasis kaj ŝi mem falis en seriozan malsanon. Sed apenaǔ resaniĝinte, ŝi daǔrigis la verkadon de "Kaŝiĝo en Oriento", la 2-a volumo de la sama monumento. En 2002 ĝi eldoniĝis. Aprile de 2005, ŝi ricevis dank' al ĝi la 6-an Maodun-literaturan Premion. (Mao Dun: Fama verkisto kiun ni konigis rete en la 14-a de januaro, 2004.) Kiam ŝi estis verkanta la 2-an volumon, al ŝi okazis retina disiĝo. Feliĉe, ke ŝi ne blindiĝis post operacio, tamen la vido estis tre malforta, kaj ŝi ofte sentis paraliziĝon en la liva mano, pro tio ŝi en povis longe legi kaj skribi. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉiu el ŝiaj verkoj akuŝiĝis el baraktado kontraǔ malsanoj. Ne povante mem skribi, ŝi faris diktadon al asistanto. Poste la asistanto voĉlegis manuskripton, ke ŝi faru korektadon kaj poluradon. Tiel do, guto post guto, formiĝis grandioza torento de la 2-a volumo. Dolĉe lirlis diversaj noveloj. Ŝi mem diris, "Mi estas kvazaǔ formiko, malgranda formiko, serioze kaj diligente portanta sablerojn, unu grajno post alia; fine, sabla monteto aperas." Sinjorino Zongpu konigis, ke la verko "Sovaĝa Kalabaso" naskiĝis el misia sento pri historia memoro, ankoraǔ ne distordita. Abundon da materialoj ŝi ĉerpis el la infaneco, kiun ŝi pasigis kondukite de la gepatroj el la nordo en la sudon. Fakte en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi jam intencis verki romanon temantan pri tio, kiom instruistoj kaj studentoj de la Sudokcidenta Unia Universitato suferas de tio, ke la patrolando estas agresata kaj distretata, tamen kiom firme ili batalas nutrante patriotismon kaj devecon savi la patrolandon kaj nacion. Sed diversaj kaǔzoj prokrastis ŝian entreprenadon. Foje Li Ziyun diris en sia recenzo, ke Zongpu havas orkidan spiron kaj jadan spiriton. Tre trafe! Ŝia lingvaĵo kvazaǔ neniam rilatus al io nuna, ĉar ŝi ĉiam persistis en pureco kaj beleco el la naturo, tiel ke ĝiaj sonoj restu en la foro, ne trovante orelojn en la nuna epoko. Profunda enteneco de la tradicia kulturo, subtileco de la interna mondo, eleganteco kaj logika lingvaĵo, kontinua zorgo al personeco de intelektuloj – jen karakterizaĵoj de verkoj de Zongpu, kiu restas modesta post la granda premio. Bonan farton al sinjorino Zongpu!