Ĝenerala stato de nacieco Miao
La nacieco Miao loĝas ĉefe en la provincoj Guizhou, Hunan, Yunnan, Sichuan, Hubei, Hainan kaj Guangxi Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Remparitaj vilaĝoj de la nacieco Miao en diversaj lokoj havas almenaŭ kelkajn aŭ kelkdek familiojn, kaj la grandaj vilaĝoj konsistas el centoj aŭ miloj da familioj. Laŭ la statistiko en la jaro 2000, loĝantoj de la nacieco Miao estas 8 940 116. La lingvo de la nacieco Miao estas Miao-lingvo. Antaŭ la fondiĝo de nova Ĉinio, ili ne havis komunan skribon. Post kiam nova Ĉinio fondiĝis, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la popola registaro kunigis specialistojn de la lingvoj de han kaj miao kaj kreis aŭ reformis skribojn de 4 dialektoj laŭ latinaj literoj.
Kulturo kaj arto
Homoj de la nacieco Miao kreis koloran kaj apartan popolliteraturon kaj arton. La popola literaturo konsistas el poemoj kaj legendoj kaj granda parto de ili cirkulas perbuŝe. La poemoj kaj antikvaj legendoj de la nacieco Miao ne nur liveras prosperan literaturan dokumenton, sed ankaŭ estas la grava referenca materialo.
Popolo de la nacieco Miao ege ŝatas kanti kaj danci. La dancado en muziko kaj la opero de Miao havas longtempan historion. Fraŭlinoj dancas laŭ la takto de muziko. La arĝentaj ornamaĵoj sur la vestaĵo bele sonas kaj tio multigas la specialan lirikecon de la nacieca danco.
1 2 3 4 5
|