• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-19 15:58:00    
Diversaj sektoj de Palestino preparas por elektado de Leĝdona Komitato

cri

La elektado de la Palestina Leĝdona Komitato okazos en la 25-a de januaro. En la lastaj tagoj, la ĉefflua sekto de la Palestina Liberiga Organizo, la Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah), kaj ĝia potenca rivalo, la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas), okazigis diversajn kampanjajn kunvenojn kaj aktivadojn, konkurante por la 132 sidlokoj en la Palestina Leĝdona Komitato.

La 18-an de januaro en la urbo Ramallah ĉe la okcidenta bordo de Jordano, nia raportisto vidis, ke sur la stratoj la etoso de la elekta kampanjo estas ege forta kaj ĉie videblas diversaj propagandaj pentraĵoj kaj sloganoj de Fatah kaj Hamas. Sur la muroj algluiĝis portretoj de la kandidatoj de diversaj partioj.

La elektado de la Palestina Leĝdona Komitato egalas al la parlamenta elektado en la okcidentaj landoj. En ĉi-foja elektado 728 kandidatoj arde konkuros por la 132 sidlokoj en la leĝdona komitato. Laŭ la reguloj, ĉi-foja elektado prenos du rimedojn. La unua rimedo: duono de la 132 sidlokoj estos naskitaj en la elektado de la tutlanda skalo, la balotantoj faros baloton por la partioj kaj la 66 sidlokoj estos dividitaj inter la partioj laŭ iliaj respektivaj proporcioj de balotiloj ricevotaj. La alia rimedo: la ceteraj 66 sidlokoj estos rekomende naskitaj de diversaj elektaj regionoj kaj la elekta instanco decidos la nombron de sidlokoj laŭ la loĝantara proporcio de diversaj elektaj regionoj. La balotantoj do rekte faros baloton por kandidatoj, sed ne por partioj. Ĉu la kandidatoj estos elektitaj, tio estos decidita de la balotiloj, kiujn ili ricevos.

Unu el la rimarkindaj karakteroj de ĉi-foja elektado de la leĝdona komitato estas tio, ke la palestina armita organizo Hamas unuafoje partoprenas en la elektado. Ĝia partopreno en la elektado formis fortan defion al Fatah, la ĉefflua kaj longe reganta sekto en Palestino. Respondeculo de Fatah pri la elekta kampanjo S. Nimr esprimis, akceptante intervjuon de raportistoj, ke Fatah vizaĝas al rigora defio de Hamas, tamen ankoraŭ bonvenigas la partoprenon de Hamas en la elektado, ĉar tio manifestas, ke la palestina politiko iras al maturo, kaj utilas al la disvolviĝo de Palestino.

Analizistoj montris, ke en ĉi-foja elektado de la Leĝdona Komitato, la politika forto de Fatah kaj tiu de Hamas estos konfirmitaj. Laŭ la plej nova opini-sondo, la subtena proporcio por Fatah kaj Hamas estas respektive 35% kaj 26%. Oni antaŭvidas, ke Hamas probable akiros 30- ĝis 45% de la sidlokoj en la Leĝdona Komitato, kaj la tradicia kerna pozicio de Fatah en la palestina politika institucio estos minacata. Tamen, laŭ la baza leĝo de Palestino la rezulto de la elektado de la Leĝdona Komitato ne havos la decidan influon al la formiĝo de la palestina aŭtonoma registaro. Prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio decidos la ĉefministran kandidaton de la aŭtonoma registaro.