• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-19 17:34:47    
Ĉina servado rapide disvolviĝas

cri
Antaŭ nelonge, laŭ rezulto de tutlanda ekonomia ĝenerala enketo, ĉina Ŝtata Statistika Buroo reviziis donitaĵon de ĉina totala enlanda produktovaloro en 2004. Laŭ plej freŝa statistiko, en 2004 la ĉina totala enlanda produktovaloro estis preskaŭ 16 mil miliardojn da juanoj de renminbi kaj pliiĝis je 2 300 miliardoj da juanoj de renminbi ol la jara statistika donitaĵo. 90% de la pliiĝa parto fontas en tio, ke la antaŭa statistika metodo ne povis bone kovri servadon. Nun, la proporcio de ĉina serva kreska valoro en la totala enlanda produktovaloro jam altiĝis de 32% ĝis 41%.

Estro de ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Li Deshui opiniis, ke la altiĝo de la proporcio de servado montris flanke, ke la kreska strukturo de la ĉina ekonomio efektive estas pli racia kaj pli sana ol montrita en la antaŭa statistiko.

"Antaŭ kelka tempo internacie cirkulis la parolo, ke la kreskado de la ĉina ekonomio ĉefe dependas de industrio, precipe de fabrikado kaj forta eksportado, laŭ la rezulto de la ĝenerala enketo, la altira rolo de la servado al la ĉina ekonomia kreskado estas granda."

Sed en la rapida disvolvo de la ĉina servado ankaŭ ekzistas multaj problemoj. Ekzemple, nun en Ĉinio kiel racia investo asekuro jam estas vaste akceptita. Pliiĝas la ĉina asekuro per la jara 2-cifera rapideco. En 2005, ĉina asekura enspezo superis 490 miliardojn da juanoj de renminbi kaj okupis la 11-an lokon en la mondo. sed malhonesteco en administrado estas la faliga ŝtono bremsanta disvolvon de la ĉina asekuro. Prezidanto de ĉina Asekura Administra kaj Kontrola Komitato sinjoro Wu Dingfu diris:

"Nun, por atingi mallongtempan administran celon, iuj asekuraj korporacioj detruis merkatan ordon kaj faris malbonan konkurencon, tio ne nur damaĝis komunan disvolvan medion de la industrio, damaĝis ĝeneralajn interesojn, sed ankaŭ malutilas al longtempa sana disvolvo de korporacioj."

Pri problemoj en la servado, specialistoj montris, ke por altigi la nivelon de la ĉina servado, entreprenoj devas pluapaŝe fortigi memregon kaj la registaro devas ellabori koncernajn leĝojn por reguligi merkatajn agojn.