• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-20 08:12:07    
Wang Jun: Kantemuloj en Kabanaro

CRI
Mi estas kantema. Mi ankoraǔ memoras anekdoton okazintan en universitato. Tiam mi, kaj multaj aliaj, ofte kantis en lavĉambro. Dume mi trovis, ke la efekto estas malsama ol en halo aǔ ordinara ĉambro. Kaj tiom dolĉe, kvazaǔ mi estus ĉarma tibeta knabino aǔdiganta la kanton “Vestolavo” al kamaradoj el la Popola Liberiga Armeo. Antaǔ kelkaj jaroj mi edziniĝis kaj provizore loĝis kun la edzo en antaǔurbo. Estis kabana vico, okupata de 10 familioj. Kutime ni pasigis feriojn per dormo, lego kaj televido, kompreneble ankaǔ per kanto. Ni havis pli da libera spaco dank’ al vakeco de nia najbara ĉambro. Ja tre senĝene. Kuŝante en lito, mi zumis kantojn, unu post alia, laǔ plaĉo; mi komencis legi romanon, lacigite de la kantado; mi aǔskultis muzikan radion, post longa legado. Baldaǔ la muzika radio min lulis en dormon. Post nelonge mi trovis, ke ne sole mi kantas. Ĉiutage, apenaǔ mi mobilizis la voĉkordon, vira voĉo, tre maljuna, eĥe aǔdigis sin en la dekstra korto, sekve el alia hejmo, en liva parto. Tiu maljunulo kantis ĉiam vortojn de Prezidanto Mao Zedong, intertempe li eĉ deklamis ion ne klare aǔdeblan. La alia, laǔdire laboristo de la familio Li, havis belan voĉon, tamen malklaran prononcon. La horoj variis: La diligenteco de tiu maljunulo aǔdiĝis tage, kaj antaǔtagmeze kaj posttagmeze; min mia animstato decidis, do sen difinita tempo; tiu laboristo surscenejiĝis plej multe post vespera manĝo. Precipe en somero, kiam oni sin freŝigis en respektiva korto, la kanto de Li alfrapis kunportante vinan odoron. Laǔdire li estis drinkema kaj nepre kantis post glutado de vino. Mia edzo mokis min dirante, “Vidu, vidu, kun kiaj uloj vi societas? Kun drinkemulo kaj freneza oldulo!” Sed mi ignoris liajn vortojn. Mi ankoraǔ pli laǔte kaj serene kantis. Ho, kantoamikoj, ni ne konas nin reciproke, tamen ni nin intimigas per la voĉo! Foje mi renkontiĝis kun bruna grasulo. Mi informiĝis, ke li estas ĝuste sinjoro Li, la vin-ama kaj kantema. En somera vespero ofte svarmis homoj ĉe semaforo por ŝakado al kiu Li aliĝis. Vidinte min, li ĉiam alsendis misteran rideton, tamen diris nenion; nek mi ion al li. El lia mieno mi konjektis, ke li jam scias, ke mi estas la 3-a kantema homo, eĉ el la alia sekso, ne bezonanta instigon per vino. Bedaǔrinde, ke la maljunan kantemulon mi neniam vidis ĝis post nia transloĝiĝo. Antaǔ kelkaj tagoj mi hazarde renkontiĝis kun tiama najbaro kiu informis, ke sinjoro Li eĉ ne povas paroli post apopleksio, dum tiu maljunulo ne vidiĝas plu en nia mondo, forpasinte pro malsano. Ho, la impreso restas eterne ĉe lia kantado! Ve...! La kabanaro jam cedis sian lokon al domego. Sole mi restas el la trio! Akompanate de multe da videodiskoj, funkciigataj unu post alia, mi ŝvabras la plankon kaj legas libron, sed... sed la kantemo... sekvas for la 2 virojn...