• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-20 16:08:04    
Kial iraka sekureca situacio senĉese malpli boniĝas

cri

Baldaŭ publikiĝos la oficiala rezulto de la ĝenerala elektado de la iraka Nacia Asembleo. Samtempe kun tio la suicidaj eksplodigoj, forkaptoj kaj aliaj perfortaj aktivadoj interne de la teritorio de Irako estas en pluapaŝa eskaladiĝa tendenco, kaj tio vekis vastan atenton de la internacia socio.

Laŭ raporto de la katara televizio al-Jazeera, la 19-an de januaro en la iraka ĉefurbo Bagdado okazis du eksplodigaj eventoj, kiuj kaŭzis morton de almenaŭ 22 homoj, inkluzive de 3 policanoj, kaj vundiĝon de 26 homoj. En la sama tago la iraka polico trovis 12 kadavrojn de irakaj civiluloj en la regiono norde de Bagdado. En la 18-a de januaro aŭtovico de iu iraka telekomunika kompanio estis atakita de armitoj en la okcidenta parto de Bagdado. En la evento 10 homoj estis mortigitaj kaj 2 fremdlandaj inĝenieroj estis forkaptitaj. En la 16-a de januaro, post kiam 35 irakanoj, prenante ekzamenon por eniri la Bagdagan Polican Instituton, estis rifuzitaj de la lernejo, ili ĉiuj estis forkaptitaj de neidentigitaj armitoj survoje revenante de Bagdado al la urbo Samarra, norda Irako. Krome, ankaŭ la vidbendo elsendata de la katara televizio al-Jazeera vespere de la 17-a de januaro pri forkapto de usona raportistino Jill Carroll fare de armitoj en Irako vekis ĝeneralan atenton de la internacia socio.

Analizistoj opinias, ke la eskaladiĝo de la perfortaj agadoj lastatempe en Irako havas rilatojn kun tio, ke la sunaisma sekto estas malkontenta pri la rezulto de la ĝenerala elektado. Por esprimi elreviĝon kaj malkontenton al ĉi-foja ĝenerala elektado, la sunaisma armita forto faris oftajn atakojn.

Unue, laŭ la fundamenta rezulto de la iraka elekta komitato, la nuna reganta partio, la ŝijaisma Unuiĝinta Iraka Alianco daŭre okupos preskaŭ duonajn sidlokojn en la nova Nacia Asembleo kaj gajnos la gvidan rajton en establo de la registaro kaj leĝdonado. En la estonteco la sunaisma sekto malfacile havos superecon en divido de kabinetaj postenoj, amendo de Konstitucio kaj aliaj regpotencaj baraktoj.

Due, la rezulto de la enketado pri fraŭdaj agoj en la ĝenerala elektado fare de la iraka elekta komitato kaj la internacia speciala grupo nuligis la esperon de la sunaisma sekto por reokazigi la elektadon. En la 16-a de januaro la iraka elekta komitato nuligis la kalkulitajn balotilojn de 227 balotil-kestoj, kiuj estis suspektataj pri fraŭdo. Tamen tiuj balotil-kestoj okupas malpli ol centonon de pli ol 30 mil balotil-kestoj. Do la rezulto de la ĝenerala elektado estas neniom influata.

Trie, la ŝijaisma Unuiĝinta Iraka Alianco sin preparas por superregi la Nacian Asembleon kaj registaron kun la Kurda Koalicio. Laŭ la unuapaŝa rezulto de la ĝenerala elektado, la Unuiĝinta Iraka Alianco probable gajnos 130 el la 275 sidlokoj en la Nacia Asembleo, dum la Kurda Koalicio, 50 sidlokojn. Se la du flankoj kuniĝos, ili havos la absolutan superecon de 2 trionoj en la nova Nacia Asembleo.