• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-20 19:49:17    
Vivo en la antikva urbo Dali (foto)

cri
En la provinco Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, ekzistas la antikva urbo Dali kun la historio de pli ol 600 jaroj. Nuntempe, en Dali ankoraŭ konserviĝas la originala urba strukturo, ĉie vidiĝas spuroj de malnovaj konstruaĵoj, ankaŭ la vivo de nemalmultaj loĝantoj heredas la originan kutimon. Kompreneble, la tempopaso aldonas la junecan nuancon al tiu antikva urbo. Antikveco kaj moderneco, la du ŝajne antagonismaj nocioj, tamen komune evoluadas en la antikva urbo. En la hodiaŭa programero, ni konatiĝu kun la urbo Dali.

La antikva urbo Dali, situanta en la okcidenta parto de la provinco Yunnan, areas je proksimume 6 kvadrataj kilometroj. Rigardate de sur la monto Cangshan apud Dali, la stratoj de la urbo aspektas kiel ŝaktabula reto; la antikva pordego longe provita de la historia metamorfozo staras majeste, kaj kun la urba pordo kiel la ekir-punkto, la traka strato sin etendas tra la tuta antikva urbo.

Enirinte en la urbon tra la altega kaj dika urba pordo, oni trovos, ke la interno de la urbo tute diferencas disde tiu de la bruado-plenaj modernaj urboj. La riveretoj kun la travideble klara akvo, kiuj paralele fluas ĉe la stratoj, la vojetoj de nigraj ŝtonplatoj, kiuj penetras sin profunden, la loĝdomaj muroj masonitaj el ovalŝtonoj kaj la tegmentoj de nigraj tegoloj ĉiuj elspiras antikvan elegantecon.

En la urbo Dali koncentre loĝas Bai-oj, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. La loĝejoj de Bai-oj, asimilinte la dispozician koncepton kun korto kiel la centro, el la arkitekturo de la han-naciecaj popolaj loĝejoj, kaj kombiniĝinte kun la lokaj klimato, vivmaniero kaj estetiko, kreis la apartan popol-loĝejan tipon de "tri ĉambroj kun unu spegula muro". Pri kio temas tiu tipo? Ĉiĉerono fraŭlino Li Yi klarigis:

La tipo de "Tri ĉambroj kun unu spegula muro" signifas, ke en la korto de ĉiu familio troviĝas unu ĉefa ĉambro, du branĉaj ĉambroj kaj la spegula muro staranta antaŭ la ĉefa ĉambro. Posttagmeze, antaŭ la krepusko, kiam la sunlumo atingis la spegulan muron, la lasta reflektas la sun-radiojn kaj briligas la tutan korton, tiel ke la tuta korto fariĝis tre hela, tio ja estas deveno de la nomo de spegula muro. Tia projekto ĉefe celas pli bone lumigi la korton."

La projektado de la popolaj loĝejoj de la antikva urbo Dali ne nur estis lerta, sed ankaŭ substrekis vivetoson – jen preskaŭ ĉiu familio plantis florojn kaj herbojn, kaj nemalmultaj familioj havas sian propran ĝardenon kun diversaj dimensioj. La floroj kaj folioj de la popolaj loĝejoj sin elŝovas el la kortaj muroj, pro tio formiĝis floraj stratetoj, kaj la flora aromo ĉiam ŝvebas en la urbo. En printempo kaj aŭtuno, kiam petaloj kaj folioj falas sur riveretojn preterfluantajn la pordojn de popolaj loĝejoj, kaj forpasas laŭ la fluo, oni ne-deteneble admiras kaj envias la poezian vivon de Dali-anoj.