• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-21 15:20:57    
(foto)Dek plej famaj ejoj por ĝue rigardi neĝan pejzaĝon<1>

cri

 

1.Imperiestra Palaco: la vera spirito de imperiestreco

Se vi vizitus al la Imperiestra Palaco en somero, la vetero estas varma, turistoj estas amasaj, vi estas laca pro la granda palaco, mi opinias, ke en tia situacio, vi eble ne volas ĉirkaŭrigardi la vidindaĵojn, eĉ se vi ege intersiĝus pri ĉina historio. Malnovaj loĝantoj de Pekino scias, ke la plej bona sezono por viziti la Imperiestran Palacon estas vintro, precipe en la neĝatago posttagmeze. Tiam la turistoj estas malmultaj kaj la palaco elmontras la majestrecon kaj solenan silentecon. Do se neĝus en Pekino, vi devas pripensi por rigardi la neĝan pejzaĝon en la Imperiestra Palaco. Venu tien por gustumi la profundan historion de Ĉinio, ĝui la grandiozan etoson de imperiestraj palacoj.

 

 

Imformeto

Oni povas veturi la subteran trajnon ĝis la stacio Oriento aŭ Okcidento de Tian'anmen, aŭ veturi per la aŭtobusoj, numeroj 101, 103, 109, 111 aŭ aliaj. La bonaj vidpunktoj por rigardi la neĝan pejzaĝon estas la antaŭa palaco de Wumen-Pordego, la sudorienta angula turo ekster Donghua-Pordego kaj la pinto de la monteto en Jingshan-parko malantaŭ la Imperientra Palaco.

2.La somera palaco: serĉado de rompita ponto kaj malkompleta neĝo

Estas malfacile por pekinaj loĝantoj vidi la rompitan ponton kaj malkompletan neĝon en la urbo Hangzhou, sude de Ĉinio. Sed ili povas ĝue rigardi la neĝan pejzaĝon en la imperiestraj ĝardenoj, kaj la pejzaĝo estas simila kiel en la Okcidenta-lago en Hangzhou. Kiam la monto Longvivo estas kovrita de neĝo, la lago Kunming dense glaciiĝas, rigardante la Longan Koridoron, oni verŝajne povas vidi la princinojn en Qing-dinastio. Se neĝas en Pekino, la etoso pri la historio de la imperiestroj dense vastiĝas.

Imformeto

Oni povas atingi tiun lokon per la aŭtobusoj 301, 303, 331, 332, 346, 362, 374, 375, 904, 905. La plej bona ejo por ĝue rigardi la neĝan pejzaĝon estas la digo Zhichun. Tie oni povas vidi la lacan sunlumon de vintro radii sur la glacia surfaco de la lago Kunming kaj ankaŭ vidi la Foxiang Palaceton serioze sidiĝi en la Longviva-monto kiel la imperiestra patrino Cixi en Qing-dinastio.

3.La gorĝo Longqing: kolorplenaj lampoj faritaj el glacio

Gubernio Yanqing de Pekino ĉiam estas ĝusta ejo por rigardi glaciajn lampojn kaj la neĝegado en la gorĝo Longqing en Yanqing-gubernio estas grandioza. Oni povas promeni laŭ la bordoj de la gorĝo kaj ĉirkaŭrigardi la naturan neĝan pejzaĝon de la montoj en ambaŭ bordoj tage. Vespere oni povas rigardi la kolorplenajn lampojn faritajn el glacio. Estas bona elekto por la gepatroj, ke ili kunportu siajn gefilojn. Sed oni devas atenti la svarman homgrupon.

Imformeto

Veturu per aŭtobuso 919 de la stacio Ekstere de Desheng-Pordego ĝis gubernio Yanqing. Poste ŝanĝu ĝin per la buso 920.