• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-22 16:32:45    
Poeto Shu Cai

cri

Shu Cai preskaŭ 40-jara estas unu el la plej aktivaj poetoj en nuntempa ĉina poezia rondo.

Vizitante lernejon en Pekina Fremdlingva Universitato, Shu Cai estis aktiva universitata poeto. Li diris:

"Tiam modernaj poemoj plaĉis al mi kiam mi vizitis mezlernejon kaj tiam mi ankaŭ imite skribis kelkajn versojn. Vizito en universitato estis mia turna punkto. Kolegoj kaj mi funkciigis literaturan societon kaj havis nian propran revuon. Dum tiuj 4 jaroj en universitato, lerneja literaturo ardis kaj influate de aliaj faktoroj, mi serioze komencis verkadon de poemoj."

Diplomite el Pekina Fremdlingva Universitato en 1987, li eniris en tiaman ĉinan Ministerion pri Eksteraj Komerco kaj Ekonomia kunlaboro. Dank' al sia fakeco pri la franca lingvo, en 1990 li havis bonŝancon servi kiel diplomato de ĉina ambasadorejo en Senegalio. Kaj tiu travivaĵo profunde influis lian postan vivon kaj verkadon. Li diris:

"Kun mistereco, laboro de diplomato postulas fortajn disciplinemon kaj sekretecon. Fakte mi taŭgas esti diplomato. Ju pli multe mi verkas, des pli grande tiu travivaĵo influas min. Tamen kial mi foriris? La kaŭzo kuŝas ĉefe en tio, ke verkado de modernaj poemoj bezonas liberecon de poetoj kaj tia libereco utilas al poetoj zorgi kaj ami poezion."

Post 4-jara laborado en Afriko, Shu Cai revenis al la patrolando en 1994 kaj eldonis poemaron Solulo. La poemaro kolektis preskaŭ 150 poemojn kreitajn de Shu Cai en la lastaj 10 jaroj. Li diris:

"Mia poezio faras laŭeblan atenton al emocio kaj per tio mi tenas mian pasion al homa vivo. Ofte mi sentas, ke poezio povas manifesti ĉiujn aferojn okazantajn en la ĉiutaga vivo kaj havas kapablon trakti tutan materialon. De komenco ĝis nun, mi ankoraŭ posedas konfidon pri tiu stilo. Vereco de poezio ĉiam ĝermas en tiuj poemoj, kiuj estos kreitaj estonte."

Por pli absorbiĝe krei versojn, en 2000 Shu Cai rezignis oficon de kompania alt-ranga administratoro kun riĉa enspezo kaj eniris en institucion pri fremdlanda literuturo sub la Ĉina Sociologia Akademio. Unuflanke li verkis kaj aliflanke faris tradukadon. Li sinsekve eldonis ĉin-tradukitajn poemarojn de francaj gravaj poetoj Rene Char kaj Pierre Reverdy. Shu Cai diris, ke el poezio de francaj poetoj, li serĉis ion konforman al sia animo. Li diris:

"Mi tradukis francajn poemojn celante konigi tiujn poemojn al ĉinaj nuntempaj poetoj aŭ al homoj amantaj versojn, ĉar nun estas malmultaj homoj scipovantaj la francan lingvon. Alia kialo de la tradukado de tiuj francaj poemoj estas tio, ke mi devigite profunde komprenas tiujn poemojn por perfekte traduki, tial la procezo por mi estas nutro."