• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-23 10:14:52    
(foto)Dek plej famaj ejoj por ĝue rigardi neĝan pejzaĝon<2>

cri

 

4.Lingshan-Monto: la ejo, kie oni bonvenigas la unuafojan neĝadon

Laŭ konigo, ĉiujare kiam neĝas en Pekino, la neĝo atingas tiun lokon unue. Se vi volus rigardi la neĝon urĝe, vi devas atenti la klimatan raporton. Se la neĝo venus, en Lingshan-Monto ĝi devas esti la plej densa. Lingshan-Monto sinfermas de ĉi okdobro ĝis aprilo de la venonta jaro. Sed vi absolute ne devas grimpi la monton, nur rigardi la ĉirkaŭan neĝan pejzaĝon estas sufiĉe.

Informeto

Veturu per la aŭtobuso 326 aŭ 336 al la longdisdanca busostacio kaj poste per la buso 929 al la Pejzaĝejo de Lingshan-Monto. Veturu per la aŭto laŭ la stratego 109 okcidente, oni povas rekte atingi la pejzaĝan regionon de Lingshan-monto. Ĝi distancas de la urbo je ĉirkaŭ 122 kilometroj.

5.Taoyuan valo de feo: proksime kontaktas kun neĝo kaj glacio

La plej speciala punkto de Taoyuan valo de feo estas tio, ke oni povas ludi sur neĝo kaj glacio. Ĉi tie troviĝas la plej matura ejo por grimpi glacion. Tio estas la muro, formita el glaciiĝinta akvofalo. Ĝi aspektas grandioze, kaj oni ankaŭ lui specialajn vestaĵojn kaj instalaĵojn por glacia grimpo. La glacia grimpado estas pli facila ol aliaj sportoj sur glacio kaj estas tre korkreviga kaj stimula.

Informeto

Veturu en Dongzhimen per longvoja aŭtobuso 980 al la gubernio Miyun kaj poste ŝanĝu la buson de gubernio Miyun ĝis Sihetang.

6.La Granda Muro de Gubeikou: oni ne povas trovi la markon en tiel densa neĝo

Estas imageble, kiel grandioza la neĝe kovrita Granda Muro estas. Oni povas vidi belan neĝan pejzaĝon en la Granda Muro de Gubeikou kaj Jiankou. La grandaj muroj en la ambaŭaj ejoj estas sovaĝaj. Rigardante la sovaĝajn herbojn, kovritajn de neĝo, oni povas senti la densan historion. Sed la trafiko al la Granda Muro de Jiankou ne estas tiel oportuna en vintro, nur kelkaj emociplenaj fotistoj venis tien. Sed la Granda Muro de Gubeikou troviĝas apud la ŝoseo Jingcheng. Se vi nur volas ĝue rigardi la neĝan pejzaĝon, pli bone iru tien.

Informeto

Veturu aŭtobuse en busa stacio de Sihui aŭ Sanyuanqiao-Ponto al la urbo Chengde aŭ Luanping de Hebei-provinco kaj elbusiĝi en la vilaĝo Gubeikou.