La prujniga branĉo en la provinco Jilin estas mistera kaj magia. La natura pejzaĝo en la provinco Guilin, ŝtona arbaro en la provinco Yunnan, tri gorĝoj de Yangzi-Rivero kaj ĝi estas nomata la kvar naturaj pejzaĝoj magiaj de Ĉinio. Sur la branĉoj en jenaj fotoj estas nek neĝo nek glacio, sed estas la prujno. Rigardante laŭ la bordo de la rivero Songhua, oni povas vidi multe da arboj, kiujn kovras prujno kaj neĝo. La arboj ŝajnas jade aŭ arĝente vestitaj. La pejzaĝo estas grandioza. La plej bona loko por vidi la prujnigan branĉon estas la insulo en la malsupra baseno de la rivero Songhua. Antaŭe la fotistoj ĉiam venis tien, sed nun pli kaj pli multe da turistoj vojaĝas tien.
1 2 3 4 5
|