• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-23 15:57:57    
Iom pri ĉina filma muzeo (foto)

cri

Laŭ konigo, ekspozicio eksponas pli ol 6 000 valorajn filmajn historiajn objektojn, kiuj aperis en 1 500 filmoj. En la ekspona halo, troviĝas 260 ekranoj, kiuj per altsciencteknika rimedo, kiaj sono, lumo kaj elektro, figure kaj vivece spegulas disvolvan procezon de la ĉina filmo kaj gigantan atingon de la filma afero de la nova Ĉinio.

En la ekspona halo, homoj ne nur povas vidi reaperon de kameraa fenomeno de la unua filmo de Ĉinio en 1905, sed ankaŭ povas apreci fenomenon, kiam en 1895 fratoj Lumiere kamerais la unuan filmon de la mondo en Parizo. Por konigi al aprecantoj historion de filma naskiĝo, la muzeo luis plej fruan filman fotografilon en la mondo, t.e. fotografilo uzita de fratoj Lumiere, kiu estas rigardata de Francio kiel ŝtata valoraĵo. Cetere en la halo ankaŭ eksponiĝas du malnovtipaj fotografiloj. Ili respektive notis grandiozan fenomenon de ĉina popola kontraŭjapana milito kaj de ceremonio pri fondiĝo de la nova Ĉinio kaj ankaŭ estas rigardataj kiel senlime valoraj trezoroj.

Filmkulturaj objektoj, vaksaj figuroj, fenomena reapero, projekcio de filmo kaj aroj da klasikaj filmaj fotoj kaj afiŝoj, vivece reaperigas historian pecon de disvolviĝo de la ĉina filmo. Retrospektivo kaj ekspono de pasintaj klasikaj filmoj, kiuj estas konataj meze de spektantoj, estigis grandan emocion en ĉeestantaj filmaj artistoj. Ili retrospektivis historion de la ĉina filmo, en kiu ili mem partoprenis, havas profundan kortuŝon. Fama filma aktorino Pan Hong ludis rolon en filmo kaj ŝia prezento restigis brilan noton en historio de la ĉina filmo. Akceptante intervjuon Pan Hong diris al raportisto:

"Ni prenas prezenton kiel tutvivan laboron. Se unu el filmoj, en kies farado mi partoprenis, estos elektata kaj konservata de la filma muzeo, tio estas mia honoro. Ĉar en koridoro de la ĉina filmo, la verko apartenas ne nur al aktoro, sed ankaŭ al socio kaj al la publiko."

Fama aktoro Wang Tiecheng sukcese ludis rolon de unua ĉefministro de la nova Ĉinio Zhou Enlai kaj lia prezento lasis profundan impreson al ĉinaj spektantoj. Li partoprenis en antaŭenpuŝo de konstruado de la filma muzeo. Post vizito al la muzeo, li elmetis sian proponon. Li diris:

"La filma muzeo notis centjaran historion de la ĉina filmo. Per ĝi, homoj povas kompreni centjaran penigan procezon de la ĉina filmo kaj scii malfacilajn paŝojn de ĉinaj filmistoj. Laŭ mi, amuza kaj vizita funkcioj estos alte atentataj. Se realiĝos tiuj funkcioj, do pli multaj homoj vizitos la muzeon."