• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-23 16:01:47    
En 2005 interezo de ĉinaj centraj entreprenoj superis 600 miliardojn da juanoj de renminbi

cri

En 2005 interezo de ĉinaj centraj entreprenoj superis 600 miliardojn da juanoj de renminbi

En 2005 ĉina ŝtata ekonomio tenis tendencon de rapida kreskado kaj ĉinaj centraj entreprenoj realigis interezon je 627,6 miliardoj da juanoj de renminbi, pli multe je preskaŭ 30% ol tiu en 2004.

Tion Li Rongrong, estro de kontrola kaj administra komitato de ŝtataj kapitaloj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, informis la 23-an de januaro en labora kunveno pri tutlanda ŝtatakapitala kontrolado kaj administrado en Pekino.

Centraj entreprenoj estas pli ol 160 ŝtataj grandaj entreprenoj, rekte kontrolataj kaj administrataj de la kontrola kaj administra komitato de ŝtataj kapitaloj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

En 2005 totala ekonomia produktovaloro de Pekino kreskis pli ol 10% kompare kun en antaŭa jaro

La totala ekonomia produktovaloro de Pekino en 2005 estis pli ol 680 miliardoj da juanoj de renminbi, kiu kreskis je pli ol 10% kompare kun tiu de la antaŭa jaro.

Laŭ informo el gazetara konferenco okazigita de la pekina registaro en la 22-a de januaro, en la pasinta jaro, la pokapa totala ekonomia produktovaloro de Pekino superis 44 mil juanojn kalkulite laŭ la konstantaj loĝantoj, kiu kreskis je pli ol 8% kompare kun tiu de la antaŭa jaro kalkulite laŭ la fiksprezo.

En 2005 nombro de mallongaj mesaĝoj de poŝtelefono de Ĉinio superis 300 miliardojn

La 22-an de januaro, laŭ la statistiko de Ĉina Ministerio pri Informa Industrio, en 2005 la nombro de mallongaj mesaĝoj de poŝtelefono de Ĉinio atingis 304,65 miliardojn. Tio altiĝis 40% ol la nombro de la antaŭlasta jaro.

La specialistoj opinias, ke Ĉinio devas starigi unuecan informpublikigan sistemon en poŝtelefono pri meteo kaj aliaj publikaj alarmaj informoj kaj perfekti alarman sistemon.

Vojaĝo al Afriko fariĝis nova varma punkto de ellandiĝa turismo de ĉinoj

Laŭ informo, restas unu semajno ĝis la ĉina tradicia festo---Printempa Festo kaj nun turismaj grupoj al Afriko de pekinaj grandaj turismaj servoj jam estas plenaj.

Laŭ plej freŝa cifero publikigita de ĉina koncerna departemento, en la pasinta jaro, nombro de ĉinaj civitanoj pro privata kialo, al Afriko estas 110 miloj. Nun 16 afrikaj landoj fariĝis cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj.

Lastatempe la ĉina registaro publikigis dokumenton pri politikojn por Afriko kaj klare esprimis, ke Ĉinio laŭ postulo de afrikaj landoj kaj efektiva plenumebleco, enlistigos pli multajn afrikajn landojn en liston de cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj.

Finkonstruiĝis la unuaj programeroj de akvokonduka inĝenieriaĵo

La unuaj programeroj de la inĝenieriaĵo konduki akvon de sudo al nordo, la ĝis nun plej granda akvoutiliga inĝenieriaĵo de Ĉinio, finkonstruiĝis kaj ekdisvolvis sian efikon. La inĝenieriaĵo sin trovas en ĉeftempo de konstruado kaj la kvalito estas bona.

Pere de la inĝenieriaĵo oni interligos akvajn sistemojn de la rivero Yangzio, la Flava Rivero kaj aliaj por kunaranĝi la akva-riĉfontojn sudan kaj nordan, orientan kaj okcidentan, kaj tiel ŝanĝi la situacion de akvomanko en la nordo kaj favori proksimume 300 milionojn da loĝantojn.