• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-24 15:07:23    
Riĉa vivmaniero de popolanoj en loĝkvartalo

cri
Ĉina Radio Internacia, depost starto de reformado kaj malfermado de Ĉinio, laŭ altiĝo de vivnivelo, la popolanoj pli kaj pli forte postulas kulturan kaj spiritan vivon. Nuntempe en Pekino, por pliriĉigi kulturan vivon de loĝantoj, multaj loĝkvartalo disvolvas diversan kaj riĉan kulturan aktivadon.

Ĉiumatene, kiam la ĉielo ekbriliĝis, en placo de la loĝkvartalo Haite en okcidenta parto de Pekino, jam amasiĝis proksimume cent maljunuloj. Ili plenplezure dancis kun melodia muziko. Kvankam la hararo de tiuj maljunuloj jam blankiĝis, tamen ĉiu el ili estas plena de forto. Ili svingas aŭ ventumilon aŭ kolorajn rubandojn, montras elegantan konduton de maljunuloj, kaj ĝuas la belan tempon de mateno. Ili estas sporta danctrupo de la loĝkvartalo Haite, kiu jam fariĝis belega pejzaĝo de tiu loĝkvartalo.

Sinjorino Ye Daoxia estas iniciatinto de la dancteamo. Ŝi ekŝatis danci antaŭ emeritiĝo. En la jaro 2000, sinjorino Ye kunvokis la maljunajn amikojn de la loĝkvartalo, kaj establis tiun maljunulan sportan dancteamon, kaj ekinstruis danci senpage. Cele al karakteroj de maljunuloj, ŝi kompilis facile lerneblajn dancaktojn kunigante la aktojn de sporta gimnastiko. Ĉiumatene, multaj maljunuloj lernas danci de ŝi. Nuntempe, ĉi tiu dancteamo jam grandiĝis de dekkelk membroj al proksimume cent homoj. Sinjorino Ye diris, ke dancado estas tre ŝatata de la maljunaj amikoj en la loĝkvartalo.

"Se ni, homoj pli ol 50-jaraj, ĉiam restas senmove, do estas malsaniĝemaj. La kruroj unue maljuniĝas, ni devas multe aktivi por sano."

La dancteamo de loĝkvartalo Haite ne nur aktive partoprenas en la kultura prezentado organizita de la loĝkvartalo, sed ankaŭ ofte partoprenas en diversaj prezentadoj kaj konkursoj en socio reprezentante la loĝkvartalon. En la maljunula tago, sporta tago kaj aliaj grandskalaj aktivadoj, ofte vidiĝas ilia figuro.

En la loĝkvartalo Haite, estas ne nur dancteamo, sed ankaŭ teamo de pekina opero. Nun vi aŭskultas loĝanton de la loĝkvartalo Wang Lianfen kantanta pekinan operon. Sinjorino Wang Lianfen, 62-jaraĝa, estas membro de la teamo de pekina opero de la loĝkvartalo Haite. La teamo de pekina opero estis organizita de pli ol 20 maljunuloj, kiuj ŝatas kanti la pekinan operon. Ĉiusabate, ili kantas du aŭ tri horojn en la distrejo de loĝkvartalo, kaj diskutas pri manieroj kaj teknikoj de kantado. Iam ili ankaŭ invitas profesiajn aktorojn de pekina opero por fari indikadon. Sinjorino Wang diris al raportisto, ke ŝi ŝatas pekinan operon ekde infaneco, sed ŝi neniam speciale lernis, kaj nur iam kantis laŭ instrukcio de televido. Post emeritiĝo, ŝi aŭdis, ke en la loĝkvartalo oni organizis teamon de pekina opero, ŝi do ĝoje aliĝis. En kelkaj jaroj, sinjorino Wang jam ellernis multajn klasikajn ariojn. Ŝi diris, ke ŝi gajnis multon en la teamo de pekina opero.

"Kvankam ni ne estas artistoj, tamen ni havas spiritan apogilon post maljuniĝo. En ordinara tempo ni renkontiĝas por amuziĝi, kaj okaze de festo aŭ aliaj aktivadoj, ni havas ejon por prezenti. Tial ni ĉiuj tre ĝojas."

En la loĝkvartalo Xiluoyuan, oni okazigas kurson de angla lingvo por la maljunuloj. La instruistoj, invititaj el ĉirkaŭaj lernejoj, instruas senpage al la loĝantoj, kaj estas ŝatataj de la loĝantoj. Nuntempe jam pli ol 600 homoj ĉeestis en la kurso. Sinjorino Xie Shuyan, kiu loĝas en la loĝkvartalo Xiluoyuan n.4, 51-jaraĝa, daŭre ĉeestas en la anglalingva kurso ekde establiĝo de la kurso en 2002. Nuntempe ŝi jam povas fari simplan konversacon kun eksterlandanoj. Parolante pri lernado de angla lingvo, sinjorino Xie diris:

"Mi partoprenas en la kurso de angla lingvo ĉefe por ke mi povu fari kontribuon al la socio kiam okazos la Olimpikoj en 2008, por ke la eksterlandaj sportistoj ĉiam sentu prizorgon kiel en hejmo, kaj por ke la mondo sciu, ke Ĉinio estas amika lando."

En la loĝkvartalo Qingqing en orienta parto de Pekino, estas 27 loĝdomegoj, en kiuj loĝas proksimume 2 000 familioj. En la loĝkvartalo establiĝis aktiva centro, biblioteko, kaj kultura placo de 20 mil kvadrataj metroj, kiuj liveras ejon por kultura aktivado de la loĝantoj en la loĝkvartalo. La loĝantara komitato establis ankaŭ scenejon por amantoj de kaligrafio. La loĝantoj, kiuj ŝatas kaligrafion, povas ekzerci sin tie. En ordinara tempo, ĉefe la maljunuloj venas tien, kaj ankaŭ multaj junuloj kaj infanoj aktivas tie en semajnfino. En la ĉambro, raportisto vidis kelkajn maljunulojn, kiuj ekzercas sin je kaligrafio. Ili estas animpacaj kaj gajaj, skribadas diskutante pri teknikoj. Sinjoro Yu Deli estas unu el ili. Sinjoro Yu estas 50-jaraĝa en la kuranta jaro, kaj ekzercis sin je kaligrafio jam pli ol 10 jarojn. Sinjoro Yu laŭdis bonon de kaligrafio. Li diris:

"En ekzercado de kaligrafio, maljunuloj povas aktivigi la tutan korpon. Tiel, tio kaj ekzercas korpon kaj altigas lertecon en kaligrafio kaj inspiras animon. Do, ĝi estas la plej bona distra maniero."

En Pekino, ankoraŭ estas multaj aliaj loĝkvartaloj, kiuj disvolvas diversajn kulturajn aktivadojn, por riĉigi ĉiutagan vivon de loĝantoj.