• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 14:24:35    
Ŝanĝiĝo de la ideo de ĉinoj pri nutro

cri

Nun sur la manĝotabloj de ĉinoj, krom diversaj frandaĵoj, troviĝas ankaŭ variaj preparaĵoj el batato, maizo kaj aliaj cerealoj. Tio montras ke ĉinoj ŝanĝas sian ideon pri nutro kaj des pli atentas la nutron de manĝaĵoj kaj sanprotektadon.

Sinjoro Dong Liangji, en la aĝo de pli ol 30 jaroj, laboras en iu kompanio de Pekino. Lastatempe, en ĉiu semajna fino li lernas en iu kurso pri nutro kaj sanprotektado. Laŭ li nutro tre gravas por lia sano, por lia kariero:

"Nutro kompakte rilatas al nia sano. Por havi sanon kaj belan vivon, por havi sukcesan laboron, antaŭ ĉio ni devas havi fortan korpon. Kiel ni povas akiri garantion pri sanstato? Laŭ mi la plej baza afero estas ekvilibrigi la manĝojn."

Antaŭnelonge nia raportisto venis al la kurso de sinjoro Dong por fari intervjuon. Estis lernohoro. La klasĉambro estis plenplena de kursanoj. Inter ili estis blankhara avino kaj ankaŭ 20-jara junulo. Laboranto de la Ĉina San-protekta Asocio, kiu fondis la kurson, informis ke la asocio fondis la lernejon antaŭ du jaroj. Komence en ĉiu lernoperiodo estis nur unu aŭ du kursoj kun dekoj da kursanoj. Sed nun estas dekkelkaj kursoj, kaj en ĉiu kurso lernas pli ol cent homoj. Ĝis nun entute pli ol dekmil homoj akceptis la kulturadon.

Sinjorino Jia Nengfang, kiu aŭkultis dekkelkajn lecionojn en la kurso, diris ke ŝi vizitas la kurson por racie aranĝi la dieton de la dikiĝanta edzo. Ŝi diris ke antaŭe ŝia edzo prenis multe da viandaĵoj, tuttage sidis en oficejo kaj malofte partoprenis en sporto, tial estis minacita de adipozo. Nun ŝi atentas reguligi la dieton de la edzo ke li manĝu malmulte viandaĵojn, sed multe legomojn kaj laktaĵojn. Nun la edzo malpeziĝis kaj sin movadas facile.

La kotizo por la kurso egalas al monata salajro de ordinara oficisto de ĉina granda urbo. Laŭ sinjorino Jia Nengfan tiu sumo estas ne malgranda, tamen inda:

"Miaopinie la pago estas inda. Tiu, kiu pagas la sumon por lerni la sanan vivmanieron en la juneco, eble ne bezonos pagi pli multe por kuracado kaj havos bonan sanon en la maljuneco."

Specialistoj montris ke unuflanke, kun altiĝo de ekonomia enspezo, oni havas bonan vivon, prenas superfluan nutron, kaj sekve estas trafita de multaj malsanoj kia diabeto, kio ĉiam pli elstarigas la nutran problemon; aliflanke posedante plimultajn medicinajn sciojn, oni pli kaj pli komprenas la gravecon de sanprotektado.