• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 14:40:42    
Gustumado de karakterizaj manĝetoj en Kunming

cri
De la antikveco Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, estas konata kiel "printempa urbo", kaj nun estas bela tempo por vojaĝi tien.

En la urbo Kunming troviĝas bela lago nomata Cuihu. De decembro ĝis marto de la sekvanta jaro, aro kaj aro da ruĝbekaj mevoj alflugas sur la lagon de la fora nordo, por pasigi la vintron. En tiu tempo, multaj loĝantoj de Kunming emas veni al la lago por nutri tiujn mevojn. La bildo de harmonia kunekzistado inter homoj kaj birdoj forte impresas kaj kortuŝas turistojn vojaĝantajn el aliaj lokoj, rezulte multaj el ili vole-nevole malintensigas sian vivritmon kaj same agas kun lokaj loĝantoj: matene ankaŭ ili nutras la ruĝbekajn mevojn ĉe la laga bordo, tagmeze kaj vespere pasigas la plezuran tempon en manĝejoj kaj te-trinkejoj.

La buntkolora kulinara kulturo estas nemankigebla parto de la vivo de Kunming-anoj. Yunnan estas unu el la ĉinaj lokoj kun la plej riĉaj profitfontoj de vegetaloj kaj animaloj, kaj en la urbo Kunming ekzistas ĉiuspecaj manĝetoj neforgeseblaj por prenintoj. En la menuo de manĝetoj troviĝas preskaŭ ĉiuj specioj, escepte de raraj kaj protektataj specioj en nia lando.

Parolante pri la kulinara kulturo de Ĉinio, vi eble ankoraŭ memoras, ke la ĉinaj pladoj dividiĝas en ok grandajn sistemojn, nome, plada sistemo de Shandong, tiu de Sichuan, tiu de Fujian, tiu de Jiangsu, tiu de Zhejiang, tiu de Hunan kaj tiu de Anhui. Eble vi eltrovis, ke inter tiuj ok famaj sistemoj, ne estas la nomo de Yunan. Ĉu tio signifas, ke la pladoj de Yunan ne havas trajton?

Pri tiu demando, vi ricevos tian interesan respondon: La plej granda tajto de la pladoj de Yunnan estas sen-trajto. Tiu respondo aŭdiĝas iom strange, ĉu ne? Nun bonvole aŭskultu klarigon fare de kunming-ano s-ro Wang Yulin. Li diris:

"La pladoj de nia Yunnan ne apartenas al la ok grandaj sistemoj, tamen en niaj pladoj koncentriĝas diversaj trajtoj de ĉiuj sistemoj, ekzemple pikeco de pladoj de Sichuan, dolĉeco de pladoj de Guangdong, graseco de pladoj de Shandong, kaj en manĝetoj de Kunming, tiuj trajtoj ĉiuj estas enkorpigitaj. Tial, kiam iu turisto el iu loko venis al Kunming, la gustumado de manĝetoj en ĉiu vespero estas nemankigebla enhavo de ties turisma vivo."

S-ro Wang diris ankaŭ, ke la plej ideala loko por gustumi manĝetojn estas la piedira strato de Nanping en la urba centro de Kunming.