• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-26 08:38:50    
Femala Regno kaj Ĝia "Reĝo"

CRI
Aǔrore, eĉ en vintro, vilaĝanoj ĉe la malproksima Kalabasa Digo komencas sian laboron.

Jen vintro de 1975. Mateno nebula. Disflugas la 1-a novaĵo, ke Xu Xiuyun, filino de Xu Mao, ne foriros. Xu Mao havas 9 filinojn. Lian familion oni do titolas Femala Regno. Xu Xiuyun, lia 4-a filino, ne volas iri al la hejmo de ŝin prenonta junulo. Sed kial?

Jen "Xu Mao kaj Liaj Filinoj", romano verkita de Zhou Keqin (1937-- , naskita en la gubernio Jianyang de la sudokcidenta provinco Sichuan). En la jaro 1958, diplomite el Agronomiteknika Kolegio de Chengdu (ĉefurbo de la menciita provinco), Zhou Keqin reiris al la patra vilaĝo por fari kampan laboron. Dume li servis kiel kontisto kaj poste kiel estro de produkta brigado. En 1962 li komencis publikigi verkojn, tamen li famiĝis nur post kiam en 1979 oni eldonis lian romanon "Xu Mao kaj Liaj Filinoj" kiu gajnigis al li, post 3 jaroj (1982), la premion de la 1-a Maodun-Literatura Premio. Fakte li jam pli frue gajnis premiojn, ne tre grandajn, nek famigajn, ekzemple en 1980 per novelo "Miozoto" kaj en 1981 per novelo "Nek Monto nek la Luno Penetras la Koron".

Nun ni revenu al la demando "Sed kial?"! Tamen antaǔ ĉio mi skize prezentu la 9 filinojn de Xu Mao! La 1-a filino mortis pro malsano, la 8-a aliĝis al armeo, la ceteraj restas en diversaj anguloj de la kamparo, okupiĝante pri malsamaj laboroj. Ĉiu el ili havas klaran propran karakteron, eĉ diferencan sintenon politike kaj aspiron en la vivo. Ĉi tiu familio estas miniaturo de la kampara vivo.

La ĉefa fadeno de la romano tredas sin inter Xu Mao, la 4-a filino, do Xu Xiuyun, liaj 1-a bofilo kaj 4-a bofilo, kies rilatoj estas komplikaj kaj kontraǔdiroj ne malakraj. La 1-a bofilo, Jin Dongshui, partifilia sekretario peze ŝarĝata per tio, ke oni konstruu novan socialisman vilaĝon ĉe la Kalabasa Digo, kaj dronanta en embaraso pro disfalo de la familio kaj morto de la edzino; la 4-a bofilo, Zheng Bairu, nova tirano, politika parvenuo profitinta de hereza vento kaj feroca ondo de la "4-persona kliko". El supera mezlernejo Zheng Bairu estis eksigita. Li revenis al la vilaĝo kaj perfortis la 4-an filinon de Xu Mao kiu, por kaŝi la hontigaĵon, devige edzinigis ŝin al Zheng Bairu. En sia hejmo Zheng Bairu ĉiamaniere molestis kaj turmentis ŝin, kiu povis fari nenion alian ol eksedziniĝi, tamen ŝia patro konsideris tion malhonora. Post ŝia eksedziniĝo li trovis iun junulon, opiniante, ke ŝi devas apogi sin al iu plaĉa, li do pretis ŝin doni al tiu. Tamen ŝi decidis ne iri al tiu junulo konsiderante, ke oni devas apogi sin al propra forto kaj ekspluati personan perspektivon. Aliflanke, pro simileco de travivaĵo, ŝi tre kompatis la bofraton (Jin Dongshui). Poste la kompato turniĝis en amon kiu fariĝis pli kaj pli forta, tiel ke ŝi ekkuraĝis rompi katenon de rutino kaj feǔda etiketo. Ĝuste per detala kaj subtila priskribado pri la ardaj bataloj de kontraǔdiroj inter samfamiliaj homoj, pri implikiĝado de diversaj sentoj kaj araneaĵecaj rilatoj en la socio, la aǔtoro vivece vidigis la veran socian fizionomion de la kamparo en kaj post la vandalisma kultura revolucio.